Yanpetro KAVLAN

Mia internacia diplomo trapasita en Slovakio sub la gvidado de la eminenta profesoro Milan Zvara.

Mia internacia diplomo trapasita en Slovakio sub la gvidado de la eminenta profesoro Milan Zvara.

  • Naskiĝo en Bretonio (Francio ), en 1943.
  • antaŭa nomo : Jean-Pierre
  • Familia nomo : Cavelan
  • Metio : pentristo.
  • Pentrista pseŭdonimo :
    Yanpetro KAVLAN
  • Hejmo kaj laborejo en Nice (Francio)
  • Interreta indentigilo : yanpetro-kavlan.fr
  • Celo de mia pentra irado estas resumebla tiel ĉi:
  • Esprimi sin agrablas.
  • Komuniki pli utilas.
  • Liberi sian imago-povon estas la plej riĉa luksaĵo.

MIA PENTRA IRADO


Mi sentas min pentristo ĉar de ĉiam la kreado de bildo emociigante min ekvilibras mian psikon, tion dirinte, mi bone konscias ke deklari sin pentristo do "artisto" estas nur depostulado valorigebla nur de la spektanto.
Miaj bildoj povas lasi vin senreaga aŭ eĉ malplaĉi al vi. Mi akceptas tiom pli facile ĉi tiun situacion ke se pentristoj, eĉ nekonataj, emociigas min, aliaj famegaj lasas min sen reaga.
Resti sen reago ne estas pli hontiga ol emociiĝi. La valorojuĝo de arta verko estas nur subjektiva.
Difini pentron ne facilas, sed mi pensas distingi kion ĝi ne estu.
La pentrarto ne estu nova religio, kiu kunkulpante kun monavida spekulado kaj komercaĉaj celoj, koruptas kaj mistifikas naivan publikon kaj pli riĉigas senskrupulajn ulojn .
Pentri liberigas la imagon, danke al kio, la dialogo kun si mem kaj eventuale kun la aliaj pli faciliĝas.
Vehiklo de la imago, ne pli ol alia arto, la pentro ne permesas eksplicitigi la ideojn.
"Ĉi tio ne estas lingvo" povintus skribi la pentristo René Magritte.
Por eksplicite kaj reale komuniki, interŝanĝante informojn kaj ideojn, lingvo nepre necesas.
Por komuniki kun sia najbaro loka lingvo ne nur utilas sed indas esti amata de siaj bonŝancaj parolantoj. Por sin liberigi el ĉia etnocentrismo, INTERNACIA LINGVO restas la sola solvo.
Oni des pli bone ŝatas la lokon kie oni vivas ke oni ne sentas sin enfermita en ĝi. Ĉi tiu amo de la libereco kondukis min al lernado kaj praktikado de la LINGVO ESPERANTO.
Mi krome renkontis manieron por rigardi la mondon kiu male al ideologio, liberigas la menson, temas pri la zetetiko kiu trovas sin je la fundamento de la scienca metodologio.
Jen kial en mia menso, PENTRO, ESPERANTO, KRITIKPENSADO estas nepre bezonataj por mia imaga libereco.


Kontaktu min per mesaĝo!