BLOGO

27. nov., 2019

merkredo la 11an de februaro 2015
Pri la SOCIAJ RETOJ

    ----- Originala Mesaĝo -----
    INVITO al KUNIĜI al SOCIA RETO
    Bonan tagon Philippe,
    Mi invitas cin al veni kuniĝi je alloga grupo ĉe Flickr ! La nomo de la grupo estas Nous sommes CHARLIE (Ni estas CHARLIE)
    Ci vidos, estas tre interese !
    Se vi deziras kuniĝi je la grupo, alklaku sur la sekvantan ligilon (aŭ kopiu kaj gluu ĝin en vian Web-navigilon).
    Vi poste povos malkovri ĉi tiun grupon !
    https://www.flickr.com/groups/2759946@N23/
    Ĝis baldaŭ en la grupo !
    Jean-Pierre
    PS : Se vi ne estas interesata, simple ignoru ĉi-tiun mesaĝon kaj Flickr ne plu petados vin.

    ----- Re-Mesaĝo -----
La 09an/02/2015 19:48, Philippe respondis :
    Bonan tagon Jean Pierre,
    Mi uzas neniun socian reton. Tio tute ne allogas min sed mi eble eraras.
    Mi havas amikojn kiu estis seniluziitoj kaj viktimoj, ĉefe ĉe Facebook.
    Oni singardu pri la disdonado de la personaj informoj kiuj riskas esti ekspluatataj malbonintence kotraŭ si.
    Mi malŝparas jam potage 2 ĝis 3 horojn antaŭ mia komputilo kaj smart-telefono…kaj se mi aldonas ion mi pasos mian tempon en konektado.
    Mia edzino jam al mi riproĉas esti ĉiam ĉe mia komputilo…Do…
    Sed nur la stultuloj neniam ŝanĝas sian opinion.
    Necesas min konvinki kaj tiam mi pretas al…
    Sed necesus min patroni por ne riski erari.
    Amike
    Philippe

    -----Re- Re- Mesaĝo -----

La 10an/02/2015 08:35, Jean-Pierre skribis :
Bonan tagon Philippe,
Ne uzi socian reton estas opinia elekto.
Elekto estas respektenda.
Veras ke ĉio kion oni faras sur Internet povas esti uzata kontraŭ si.
Cetere ĉio kion oni faras ĉie …eĉ tio kion oni desegnas…
Estas risko kiun oni prenas sur sin.
Tion dirinta,
meti sian privatan vivon sur Internet-n prezentas nenian intereson.
Jen kiu estas precize tre danĝera.
Je kion faras la plej multaj Web-uzantoj kun ega naiveco.
Alia rimarko :
Kolektadi sensate « facebook-ajn » amikojn estas evidente stulta.
Kio estas la intereso de socia reto ?
Kio ĝi estas ?
Al kio ĝi utilas ?
Kiom ĝi kostas ?
Je la eko, mi ne tro sciis… ???
…Sed ci konas min, mi ŝatas la eksperimentadon.

Tiam mi provadis :

    https://www.facebook.com/jeanpierre.cavelan
    https://plus.google.com/u/0/+JeanPierreCavelan/posts
    https://sites.google.com/site/atelierkavlan/
    http://esperantumado.blogspot.fr/
    https://www.flickr.com/photos/yanpetro/
    https://www.flickr.com/groups/2759946@N23/
    http://www.ipernity.com/home/yanpetro.cavelan
    https://www.dropbox.com/
    https://www.pinterest.com/
    https://twitter.com/
    http://www.deezer.com/
    Jen la listo de tio kion mi kutimas uzi.

Kion mi malkovris ?

    Ĉiuj funkcias laŭ la samaj principoj de la informadikaj retoj.
    Ĉiuj estas malsamaj en la detaloj de siaj interfacoj kaj de siaj servoj.
    Ili donacas nekredeblajn eblecojn de interagoj kaj plue oni povas interligi ilin inter ili.
    La tutaĵo povas aspekti labirinta je la unua rigardo.
    En la labirintego, ĉiu povas organizi siajn proprajn labirintojn.
    Konante la riskojn ligitaj kun ĉiu komunumo, nepras antaŭeniri prudente same kiel en ĝangalo.
    Komencante en la uzo de socia reto en plean sekuro, sufiĉas komenci kaŝe.
    Limigante la disdonajn rajtojn de siajn informojn, oni povas ilin rezervi nur al si mem.
    Ek de Web-ejo nur privata oni povas plilarĝigi prudente ĝin al interago kun certaj amikoj.
    Per la uzado oni malkovras la donacatajn eblecojn.
    Socia reto estas kolosa ilo de dispartigo kaj de interkomonikado…

La risko :
La risko en la uzado de socia reto ne estas pli granda ol en la uzado de la elektrona mesaĝado.
Ni ne forgesu ke la mesaĝado ( sen kriptumado, kiu estas uzebla sed ne tre simpla … ) estas same kiel poŝtkarto sen koverto : La tuta mondo povas legi niajn mesaĝojn…
La intereso de la Internet-umado estas komprenebla nur prudente provante la ilon. Oni ne povas reale havi personan opinion fidante nur al aliaj informrimedoj kiuj disdonas malfavorajn antaŭjuĝojn dum ili tamen ege plukas en la senpaga kaj donema amaso de la informoj cirkulanta sur la retoj
La provado estas senpago kaj povas resti senpaga, eĉ se kromaj pagaj servoj estas aldoneblaj se oni tion deziras.
Por provi per kio komenci ?
Al komencanto mi konsilus en ĉi tiu ordo :

    http://www.ipernity.com
    http://www.deezer.com/
    https://www.pinterest.com/
    https://twitter.com/

Antaŭ ĉio, nepras viziti la ekzistantajn spacojn kaj vidi tion kion oni faras,
en tiu irado la risko nulas.
Nu bone !
Respondinte al cia demando mi ekkonscias ke mi ĵus kreis veran instruilon.
Ha ! Mi forgesis :
La tempo pasota
Socia reto ne estas pli temporaba ol alia informadika aktivado.
Kiam oni serĉas informon, ĝi permesas gajni en « produkteco ».
Do oni povas aserti ke por la sama celo obteni kaj dispartigi informojn socia reto permesas gajni multe da tempo. Ekzemple por dispartigi informacion kun tuta grupo de rilatoj sufiĉas unu alklakado.
Ĝi estas multe pli rapida ol la elektrona mesaĝado.
Ekzemplo :
Ĉi tiu artikolo kiun mi ĵus skribis, mi tuj povas ĝin dispartigi sur mia blogo :
http://esperantumado.blogspot.fr/
Se denove oni mi ricevas la saman demandon mi povas resendi mian demandinton al ĉi tiu ligilo.

Amike de
Jean-Pierre
PS: Se ci havas novajn demandojn, ne hezitu, mi provos respondi.

2. sept., 2019

Quatrième de couverture du livre Mémoire des Maisons Mortes de Sylvain Rouah avec présentation de Roland Dufrenne.

2. sept., 2019

Présentation de Sylvain Rouah, auteur pour les textes et les photos de l'album d'artiste Mémoire des Maisons Mortes.

2. sept., 2019

Ce livre est à savourer autant par la qualité des photos en noir et blanc que par la poésie des textes qui les accompagnent.
Il est publié par le Cercle d'Histoire et d'Archéologie des Alpes -Maritimes dont le vice-président, Roland Dufrenne fait une bonne présentation en quatrième de couverture.
L'auteur s'appelle Sylvain Rouah, c'est un nom à retenir.
Le prix de l'ouvrage est fixé à 16€ (la modicité de ce prix ne s'explique que par la publication par une association à but non lucratif avec le concours de la ville de Nice et du département des A.M.)
Le n° ISBN  978-2-9557315-3-6
( Ce n° ne permet pas encore, à ce jour, de le trouver en ligne)

28. juil., 2019

2- Li agis sen zorgo eta,
3- la muŝideto koketa !
4- Fluge kaj zume iris,
5- flirtis, dancis kaj rondiris
6- Lia panjo diris: restu proksime la plej.
7- Eĉ soifante ne flugu al drinkej’,
8- rigardu kien ci flugas kaj evitu homojn,
9- la lagojn, la bestojn, la pluvon kaj la domojn
10- Dum festenoj manĝotablojn ne alproksimiĝu,
11- atendu ĉiam la finon kaj tre diskretiĝu ;
12- Muŝo, filo mia, gardu cin
13- ĉar se ci amas ilin, ili ne amos cin
14- Sed la eteta muŝo serĉis la aventurojn
15- kaj foriris altege sur la tegmentojn
16- Li nenion timis ĉar lin amis la vivo !
17- Por li la tago fluis sur facila deklivo :
18- eksplori la hejmojn, de domo en domon,
19- surflugi ĉiujn homojn kiel aerodromon,
20- kanti zumzumzum sen pensi pri danĝero,
21- jen kio plaĉis al frivola diptero.
22- Post manĝintis ili,
23- ĉion frandis li
24- de la guto da vino
25- ĝis la panero fino.
26- Kaj en ĉiuj sezonoj,
27- Lin logis la balkonoj.
28- Iam li ekvidis tre strangan floron
29- streĉita al ĉielo ĝi ja montris la gloron.
30- La muŝeto alflugis tuj sen prudento
31- sur la belegan astron tremantan en la vento.
32- Ĉu estis ia kaptilo ?
33- Pro kiu sorĉalkemilo
34- gluantas hororo
35- en ĉi aĉa floro ?
36- Besto ronde korpa, kun ege vilaj kruroj,
37- faŭkoj inferaj, en mezepokaj pikturoj,
38- antaŭen iranta, lente ĝoje paŝanta,
39- ekvidante la predon, manĝo promesanta.
40- Ĉi foje jen la fino, pensis la muŝo en ploro,
41- adiaŭ la ĉiel’, adiaŭ la floro
42- adiaŭ matine, la roso
43- la herbero kaj la ŝoso,
44- Min krakmanĝos tuj,
45- aĉa araneo huj,
46- mi baldaŭ mortos,
47- neniu raportos !
48- Ombro alproksimis
49- La tolaĵo tremis
50- Helpema mano detruis la karceron,
51- la eta muŝido prifuĝis la danĝeron.
52- Eble estontece li iĝos pli prudenta,
53- Eble araneon evitos li atenta.
54- Konsterne, deprime, plendas la araneo
55-« Nenio manĝota ! 
56- Mi restas idiota.
57- Manĝo mankas al mi,
58- neniu por min ami,
59- krom Viktor Hugo en sia verkamas’
60- kiu ie skribis : arane’ mia, mi cin amas. »
61- Ĉu la muŝojn amis la grandfronta poeto ?
62- Ĉu de li ankaŭ savintus la muŝeto ?
63- Vivo tristas en balo kiu intervoras,
64- tio kio ĝojigas iujn, la aliaj ĝin priploras.

Fablo de Danièle Gasiglia-Laster esperantigita de Jean-Pierre Cavelan