30. déc., 2019

De Trojo al Parmentier

De Odiseuso al Parmentier
De la ĉevalo de Trojo al nia epoko
De -1250 jarojn antaŭ Kristo al +2020
2 ruzaj strategioj…
Resumo de la legendo de la chevalo de Trojo :
Okaze de la homera milito kiu daŭris dum dek jaroj inter la grekoj (aĥajens) kaj la troĝanoj, la grekoj konstruigis de Epeios grandan vakuan ĉevalon el ligno. Uliso (Odisseŭs) kun ataka taĉmento el kelkaj soldatoj sin kaŝis en la grandan statuon kiu estis lasita antaŭ la pordego de la urbo.
Ŝajnigante al sia forlaso de la milito, la tuta greka armeo enŝipiĝis kaj fornavigis al proksima insulo.
La troja Sinono, spiono je la servo de la grekoj, konvinkis siajn samurbanojn ke la elligna ĉevalego estis donaco de la grekoj je la honoro de la diino Atena. Malgraŭ la avertoj de Laokoon kaj Kasandra la donaco estis akceptita.
Kredante ke la grekoj rezignis pri la venko, la trojanoj enigis la ĉevalon en la urbon kaj ĝoje festis la pacon ĝis ebria dormo. Tiam Uliso kun sia taĉmento elŝovis sin el sia kaŝujo, malfermis la fortresan pordegon kaj kun la tuta greka armeo kiu diskrete revenintis, tute rabis la urbon, mortigis la homojn kaj sklavigis virinojn kaj
infanojn.
De ULISO al PARMENTIER
(de legendo al historio)
Alia ruzo povas montri sin tiom efika kiom trojĉevalo.
Mi pensas pri strategio uzita de Antoine-Aŭgustin Parmentier (1737-1813)
por enkonduki la kultivadon kaj konsumadon de la terpomo en Francio.
La problemo por Parmentier ne estis pli simpla ol por Uliso.
La malamikoj de Parmentier estis la antaŭjuĝoj kiuj malhelpis la naskon de gravega progreso.
La terpomo estus povinta eviti la amasmortigajn malsategojn kiuj ofte revenis en Francio dum la XVIIIa jarcento.
Unu el ĉi tiuj lastaj malsategoj okazis dum la vintro 1769-70.
Sekve al ĉi tiu gravega nutromanko, l'Akademio de Besancon (prononci Bezanson) organizas konkurson por trovi solvojn kontraŭ tiu plago.
Parmentier, milita apotekisto en 1772, partoprenas en ĉi tiu konkurso kaj ricevas rekompencon por sia tezo "Pri la vegetaloj kiuj povus en malsatega tempo anstataŭi ĉi tiujn kutime uzatajn en la homa nutro".
Post la ricevo de sia prezo, Parmentier iĝis la reklamisto de la terpomo. Eldonante multajn konsilojn por ĝia kultivado kaj ĝia konservado, li organizis bankedojn en kiuj nur la tuberoj estis uzataj, de la supo ĝis la likvoro ekstraktita el ĝi !
Ne nur teoriema, li sukcesis obteni la subtenon de la aŭtoritatuloj por instigi la popolon al konsumado de la terpomoj.
Por konvinki la polpolon kaj ĉirkaŭiri la antaŭjuĝojn la strategio de Parmentier restis fama.
En ĉi tiu epoko, sur la ebenaĵo "des Sablons", en la vilaĝeto Neŭilly-sur-Seine, apud Parizo, lokiĝis manovra kampo por la Pariza garnizono. Parmentier obtenis de Louis XVIa (Ludoviko la XVIa) la permeson krei kampon por eksperimente kultivi terpomojn. Je la disflorado, la reĝo ricevis florojn kiujn li okultire portis ĉe sia butontruo la 24an de aŭgusto 1786. Post la rikolto, iu plado de ĉi tiu legomo ĉiutage estis servata en la kortego de Versailles. La proksimuloj de la reĝo imitis la ekzemplon de Parmentier.
Danke al ĉi tiu unua parto de sia manovro Parmentier kun la apogo de la reĝo estis kreinta modon per lerta reklama kampanjo sed la sukceso ne estis ankoraŭ tute atingita.
Tiam la genia apotekisto aldonis novan ruzon al sia strategio.
Por allogi la marodantojn kaj aldoni la valoron de la malpermeso al la kultivataj tuberoj, Parmentier obtenis ke la kampo estu gardata de militistoj de la najbara garnizono. Sed se la kampo estis firme, serioze kaj okulfrape gardata dumtage, ĉiujn noktojn la gardistoj ricevis la ordonon "dormu !". Kompreneble en la najbaro oni rapide
komprenis ke la altvaloraj tuberoj estas facile kaj senriske ŝteleblaj nokte. Tiel la plantaĵoj disiĝis ĉirkaŭ la eksperimenta kampo kaj la terpomo, iom post iom iĝis popola legomo. Tro malrapide tamen por eviti la revolucion de 1789 kies unu el la kaŭzoj estis la ripetado de la malsategoj. Katastrofoj kiuj de tiam, ne plu okazis tiom grave en Eŭropo dank'al la terpomo.
KOMPARO
La antikva ĉevalo de Trojo kaj la historia strategio de Parmentier estas ambaŭ geniaj sed dum la unua estas militdevena, kruela kaj malicega, la dua restas paca, vivdona kaj humanisma.
Hodiaŭ la trojĉevala strategio ne perdiĝis. Oni eĉ povas rimarki ke ĝi restas tre laŭmoda en politiko, komerco, merkato, financo, vendotekniko, informado, komputila sekureco...
Ĉu, ekzemple multnombraj televidaj programoj ne estas simplaj allogiloj por reklamado kaj propagando ? Ili kvazaŭ malkaŝe funkcias kiel trojĉevaloj por enirigi mensogojn en la menson de konsumantaro kaj civitanaro.
La strategio de Parmentier ne ŝajnas tiom laŭmoda…
Oni povas sin demandi kial la esperantista propagando ne inspirus sin pli el Parmentier ol el Uliso ? Tiom pli, ke la reklamaj teknikoj postulas monrimedojn kiujn la esperantista komunumo ne posedas kaj ke la ruzo de Parmentier taŭgas multe pli por pacemaj celoj en humanisma afero...