Ĉi tiu ĉeestado ilin iom kuraĝigas. Ili esploras la fundon de la cisterno. Ili serĉas, ili gratas, ili flaras la kluzpordeton per kio elfluis la akvo el la akvujo. Sed ili ekkonscias ke ili ne povas eliri el ĉi tiu terura kaptilo. Iliaj ungoj eluziĝas vane sur ĉi tiu malmolega betono.