Taglibro de vojaĝo

NICO<=>KORSIKO<=>SARDIO
TAGLIBRO DE VOJAĜO
BICIKLOTURISMO
1962
MIŝEL kaj JOHANO-PETRO
NICO<=>KORSIKO<=>SARDIO TAGLIBRO DE VOJAĜO BICIKLOTURISMO 1962 MIŝEL kaj JOHANO-PETRO
Je la komenco de la jaro 1962. Ĉiu semajnfino, ni bicikle vizitis nian novan regionon.
Sur la mapo Michelin, Korsiko kaj Sardio nin allogis kiel celaj lokoj malproksimaj sed atingeblaj. Decidinte, ni foriros al Ajaccio je la aŭgusta fino kaj sen plua precizeco, ni projekciis iri ĝis Sardio.
Je la komenco de la jaro 1962. Ĉiu semajnfino, ni bicikle vizitis nian novan regionon. Sur la mapo Michelin, Korsiko kaj Sardio nin allogis kiel celaj lokoj malproksimaj sed atingeblaj. Decidinte, ni foriros al Ajaccio je la aŭgusta fino kaj sen plua precizeco, ni projekciis iri ĝis Sardio.
Commandant Quéré
Lasta tradicia pasaĝerŝipo konstruita por komunikigi Korsikon. Ekservigita en julio 1948. De tempo al tempo uzita sur la linioj de Norda Afriko. Redonita al la ŝtato en oktobro 1967. Dispecigita en Italio en novembro 1968. Jen la ŝipo kiu nin transportis al kaj el Ajaccio (prononco:...
Commandant Quéré Lasta tradicia pasaĝerŝipo konstruita por komunikigi Korsikon. Ekservigita en julio 1948. De tempo al tempo uzita sur la linioj de Norda Afriko. Redonita al la ŝtato en oktobro 1967. Dispecigita en Italio en novembro 1968. Jen la ŝipo kiu nin transportis al kaj el Ajaccio (prononco:...
Miŝel, dekstre, ekkonatiĝis kun alia juna pasagêro por kiu tiu ĉi trairo ne estas la unua.

La lumoj de Nico, de Villefranche ĝis la flughaveno kaj poste de Monako ĝis Antibo (Antibes) kaj ĝis Kano (Cannes) kaj la stelara multeco sin respegulas en la glata maro. 
Nur la bruo de la motoro, la venteto de la rapideco kaj la postsulko rememoras al ni ke ni navigas. La videbleco perfektas kaj b...
La lumoj de Nico, de Villefranche ĝis la flughaveno kaj poste de Monako ĝis Antibo (Antibes) kaj ĝis Kano (Cannes) kaj la stelara multeco sin respegulas en la glata maro. Nur la bruo de la motoro, la venteto de la rapideco kaj la postsulko rememoras al ni ke ni navigas. La videbleco perfektas kaj b...
Je la tagiĝo Korsiko siluetiĝas antaŭ la sunleviĝo, ni ĉirkaŭiras la insulojn Sangecaj (Sanguinaires)

Ni komencas tagon kiu sin prezentas belege.
Nu, kiom ni aĝas?
Mia frato dekkvin jarojn kaj mi, maldekstre, deknaŭ.
Ni komencas tagon kiu sin prezentas belege. Nu, kiom ni aĝas? Mia frato dekkvin jarojn kaj mi, maldekstre, deknaŭ.
Alproksimiĝante la havenon, la piloto surŝipiĝas por ekkomandi la manovron.

La kanoto kiu lin venigis tuj reiras.
La kanoto kiu lin venigis tuj reiras.
…ĉi tiuj unuaj azenoj nin elmediigas. Sur la kontinento ĝis hodiaŭ, ni neniam estis renkontintaj azenojn. Mi profitas la fotan halton por kontroli la fiksadon de niaj sakoj sur niaj pakoportiloj.

LUNDO 20an de AŬGUSTO (sekvo)  Propriano 70 km
Nia unua etapo el Ajaccio ĝis Propriano entenas nur unu solan veran grimpotan suprenirejon sed ĝi estas longa kaj dekliva per bicikloj kun kvar dentradetoj ĉe la rado kaj du dentradoj ĉe la piedo sed sen dentrado por la montaro,…
LUNDO 20an de AŬGUSTO (sekvo) Propriano 70 km Nia unua etapo el Ajaccio ĝis Propriano entenas nur unu solan veran grimpotan suprenirejon sed ĝi estas longa kaj dekliva per bicikloj kun kvar dentradetoj ĉe la rado kaj du dentradoj ĉe la piedo sed sen dentrado por la montaro,…
…ni trovas survoje multajn fontanojn kun pura kaj bongustega akvo,
La pejzaĝo estas fabela kaj ni nin sentas pretaj por defii ion ajn.
…ni trovas survoje multajn fontanojn kun pura kaj bongustega akvo, La pejzaĝo estas fabela kaj ni nin sentas pretaj por defii ion ajn.
…Eleganta juna viro eliras el ĝi kaj venas ĉe la fontano. Li tenas arĝentan pokaleton, ĝin plenigas kaj ĝin eltrinkas per etaj glutoj. Sen rigardi ĉirkaŭ li, sen spiri la aeron de la makizo kaj de la arbaro, li reeniras en sian veturilon kaj foriras same kiel li venis.

Post nia vespermanĝo ni enŝovas nin en niajn dormsakojn por kompensi la dormomankon de la pasinta nokto.

Intertempe unu aŭ du aliaj tendoj muntiĝis najbare.

MARDO 21an de AŬGUSTO   Bonifacio 70 km
De Propriano ĝis Bonifacio la etapo similas la hieraŭan sed ĝi ŝajnas al ni pli facila.
MARDO 21an de AŬGUSTO Bonifacio 70 km De Propriano ĝis Bonifacio la etapo similas la hieraŭan sed ĝi ŝajnas al ni pli facila.
Ni ekgrimpas ĝis Sarteno (Sartène) kies nomon ni konis danke al kanzono. Ĝi lokiĝas malantaŭ Miŝel sur la foto.

Viro trinkigas sian azenon kiu estas jungita al ĉareto. Ni salutas la homon kaj karesas la beston konfesante ke estas la unua fojo ke ni vidas azenon tiel proksime.

Post momento kilometroŝtono indikas « Sartène 10 km ». Ni haltas konsternataj. Kiel eblas ke irante al Bonifacio ni retrovas nin en direkto de Sarteno kiam de tie ni venas? Estas nekompreneble.

Antaŭ nia alveno al Bonifacio ĉi tiuj rokoj, per sia strangeco, nin invitas al paŭzeto.

ALVENO EN BONIFACIO
Alproksimiĝante je Bonifacio ni rimarkas, same kiel hieraŭ, idealan lokon por nia tendumado. Ĝi lokiĝas en ombra aleo.
ALVENO EN BONIFACIO Alproksimiĝante je Bonifacio ni rimarkas, same kiel hieraŭ, idealan lokon por nia tendumado. Ĝi lokiĝas en ombra aleo.
Sub la bordo de la tenda duobla tegmento oni divenas nian etan kampad-gazon. Miŝel trinkas densigitan lakton. Niaj bicikloj tenas sin inter si per kontraŭŝtelilo.

Ni returniras butikumi en la citadelon kaj en la havenon.

Ĉi tiun saman tagon, post la siesto ni ree biciklas por iri je deko da kilometroj orienten ĝis la lumoturo. De tie, la klifoj, la citadelo, la Buŝoj de Bonifacio ĝis Sardio donacas fabelan panoramon, ni tie atendas neforgeseblan sunsubiĝon.

Subite, meze de la nokto, bruego min vekas, mi kaptas la poŝlampon kaj saltegas eksteren. Niaj bicikloj kuŝas sur la grundo. Ombroj fuĝas.

JAŬDO 23an de AŬGUSTO   Santa Teresa di Gallura  Transiro de la Buŝoj de Bonifacio

Oni malproksimiĝas el la kajoj poste oni direktas sin inter la klifoj ĉar la haveno situas en profunda kalenko. La marvasto malfermiĝas antaŭ ni kaj la sarda bordo tuj ekvidebliĝas. La maro koloriĝas de ĉiela bluo al ultramaro poste al profunda indigobluo, la klifoj kaj ilia fortifikita krono estomp...

Subite pasaĝero ekkrias «Delfeno!» kaj je la unua fojo ni ĉeestas ĉi tiun ĝojigan spektaklon de la maraj mamuloj ŝajne ludantaj kun la steveno.

…/atendante ni iru plonĝi en Mediteraneon kies akvo tiom agrablas per sia temperaturo kiom per sia klareco je nur kelkaj metroj el nia tendo. Ni deprenas el niaj konservoskatoloj kaj ne prokrastas nian ekdormon.

VENDREDO 24an de AŬGUSTO     Arzachena 47 km
Ni finpretigis niajn pakaĵojn frumatene, nin bone banis, sukcesis ŝanĝi cent frankojn en trinkejo kaj ni pedalas en la direkto de Arzakena (Arzachena italelingve).
VENDREDO 24an de AŬGUSTO Arzachena 47 km Ni finpretigis niajn pakaĵojn frumatene, nin bone banis, sukcesis ŝanĝi cent frankojn en trinkejo kaj ni pedalas en la direkto de Arzakena (Arzachena italelingve).
Infano plenigas du bareletojn ĉe fontano. La domoj ne estas ligataj al akvoreto kaj la sekeco devigas limigon de la konsumo. La akvo ne fluas dum la tuta tago kiel en Korsiko aŭ en Provenco, la vilaĝanoj estas devigataj plenigi rezervujojn.

Ni estas tre elkutimigataj observante ĉi tiun infanon kaj lian azenon kun kiu li ŝajnas al ni kruda. Ĉi tiu sceno sugestas al ni ke verŝajne ĉi tie la vivo estas malmilda.

La albergo de juneco estas granda kaj komforta.
En 1962 Albergoj de Juneco ne estas jam iĝintaj simplaj «nekostaj hoteloj» por klientaro de «konsumantoj».
La albergo de juneco estas granda kaj komforta. En 1962 Albergoj de Juneco ne estas jam iĝintaj simplaj «nekostaj hoteloj» por klientaro de «konsumantoj».
Sur la ŝildo de la flageto, la literoj A kaj J desegnas la pinjonon de dometo. Ĝi estis interkoniga signo inter AJistoj.

En Arzakena ni aĉetis mirigantan kukurbobotelon. Ĝi estas farita el kalabaso tegita per korko. La akvo en ĝi restas freŝa kaj bongusta. Ĝi taŭge utilis al ni.

SABATO 25an de AŬGUSTO   Oschiri 90 km (Prononco: Oskiri)
Post bongusta matenmanĝo en la albergo ni reekiras laŭ la infera vojo sed ĉi foje ni scias ke ĝi nin rekondukas al la civilizacio.
SABATO 25an de AŬGUSTO Oschiri 90 km (Prononco: Oskiri) Post bongusta matenmanĝo en la albergo ni reekiras laŭ la infera vojo sed ĉi foje ni scias ke ĝi nin rekondukas al la civilizacio.
La knabo fiere montras al ni kromiumitan kranon kontraŭ la malantaŭa muro. Ni ne kredas niajn okulojn. La brila aĵo aspektas ĉi tie, ĉi momente, tiel fabela kiel anakronisma. La bildo estas surrealista.

La gusto de ĉi tiu frukto estas ankoraŭ ne konita de ni. La teksturo estas akveca kun etetaj grenoj facile engluteblaj. Tute matura, la apuntia frukto estas dolĉa. Ĉirkaŭ ni ili sufiĉe multnombras por nin satigi. Ni ne riskas morti pro malsato.

Pastoro revenas sed ĉi foje li estas akompanata de tri aliaj bicikloj kaj ili estas ses knaboj. Du el ili sidas sur la pakaĵoportiloj. Ni nin salutas tre ĝentile sen tro scii tion kion aŭguras ĉi tiu multnombra alveno.

La bonŝanco ne haltas tie ĉi, la bando alvenis kun sakoj plenaj je nutraĵo. Ili eĉ alportis vinon… Kia tago! Ni manĝas kun la sardaj paŝtistoj kaj kontrolas ke ne estas pli bona rimedo por iĝi kompanoj ol manĝi la saman panon. Post malpli ol unu horo ni dispartigas la impreson ke ni nin konas de ĉia...

Ni scias ke Giuseppe Garibaldi posedas placon je sia gloro en Nico kie ni loĝas de mallonge, sed ni nenion scias pri lia historia epopeo.

Ni komprenos la kaŭzon de tia ĉi prestiĝo ligita al Nico kaj Garibaldi nur post nia reveno ĉe ni kaj ekzameninte ĉi tiun epizodon de la itala historio.

Ni parolas al nia tradukanto de la ĵudo, nia preferata sporto, kaj ni tuj sentas la scivolemon kiun ĉi tiu «japana lukto» vekas ĉe niaj gastoj. Tiam Miŝel kaj mi proponas demonstron sub la formo de «kata-oj» movoj «tipaj» kiujn oni povas elekti tre spektaklaj kun sensaciaj ĵetadoj kaj faloj.

DIMANĈO 26an de AŬGUSTO   Paŭzo en Oschiri
La suno vekinte nin frumatene dum la tuta varma mateno ni nin banas en la lago kies akvo pura estas ege agrabla.
DIMANĈO 26an de AŬGUSTO Paŭzo en Oschiri La suno vekinte nin frumatene dum la tuta varma mateno ni nin banas en la lago kies akvo pura estas ege agrabla.
Ni nin amuzas plonĝante laŭ la plej komikaj manieroj je la granda ĝojo de la tuta trupo.

La familio de Traduttore ĵus mortigis porkon, estas la festo. Oni preparas tute freŝan ŝarkutaĵon kaj oni kuiras tritikajn platkukojn kiuj similas al neolitika pano, la vino estas abunde verŝata.

La junulinoj estas tre timemaj, ili restas malproksime je la knaboj. Tre difektita foto montras Traduttore-n kiu ridigas siajn kuzinojn rajdante azenon.

Je mia vico mi eksperimentas la rajdadon sur azeno. En la bona humoro nia restado en Oskiri finiĝas. Post esti dankintaj niajn gastojn kaj esti dormintaj duan nokton ĉe la bordo de la lago, ni daŭrigos nian vojaĝon al okcidento.

LUNDO 27an de AŬGUSTO  Porto Torres 100 km
Por eviti la varmon ni forlasas nian kampejon tre frumatene. La akvujoj estas tute plenigitaj, niaj gastigantoj tre doneme provizis nin, la vojo belas, la celo de la etapo estas la albego de juneco en Porto Torres.
LUNDO 27an de AŬGUSTO Porto Torres 100 km Por eviti la varmon ni forlasas nian kampejon tre frumatene. La akvujoj estas tute plenigitaj, niaj gastigantoj tre doneme provizis nin, la vojo belas, la celo de la etapo estas la albego de juneco en Porto Torres.
Ni alvenas je «L'Albergo per la Gioventù» kaj en ĝi retrovas la AJistan etoson kiun ni ŝatas. Nia tago finiĝas en la komforto de lito en malgranda dormejo.

MARDO 28 kaj MERKREDO 29an de AŬGUSTO Fertilia 54 km
La ĉi taga, malpli longa etapo tre facilas. La albergo de juneco en Fertilia estas rapide atingita.
MARDO 28 kaj MERKREDO 29an de AŬGUSTO Fertilia 54 km La ĉi taga, malpli longa etapo tre facilas. La albergo de juneco en Fertilia estas rapide atingita.
La albergo kaj la urbo plaĉas al ni kaj ni decidas tie restadi dum du noktoj.
Ni simpatias kun svica kamarado kies gepatra lingvo estas la germana sed kiu parolas ankaŭ la italan kaj la francan.
La albergo kaj la urbo plaĉas al ni kaj ni decidas tie restadi dum du noktoj. Ni simpatias kun svica kamarado kies gepatra lingvo estas la germana sed kiu parolas ankaŭ la italan kaj la francan.
Nia senbicikla tago estas okupata por lavi niajn vestaĵojn kaj piede viziti la najbaraĵojn kun nia nova kompano.

JAŬDO 30an de AŬGUSTO    Tempiu 129 km
La duono de la tempo planita por nia bicikla vagado jam finiĝis, nepras pensi pri la reveno. Ĉi tiu etapo estos la plej longa sed ne la plej laciga.
JAŬDO 30an de AŬGUSTO Tempiu 129 km La duono de la tempo planita por nia bicikla vagado jam finiĝis, nepras pensi pri la reveno. Ĉi tiu etapo estos la plej longa sed ne la plej laciga.
Difektita foto atestas pri nia pasado en Osilo iom poste Sassari.

VENDREDO 31an AŬGUSTO     Santa Teresa di Gallura   59 km + 50 km
Ĉi tiu etapo por retrovi la komencon de nia rondirado en Sardio ŝajnas al ni facila tamen ĝi komplikiĝos.
VENDREDO 31an AŬGUSTO Santa Teresa di Gallura 59 km + 50 km Ĉi tiu etapo por retrovi la komencon de nia rondirado en Sardio ŝajnas al ni facila tamen ĝi komplikiĝos.
Ĉio iras glate ĝis la krevado. Ĝi estas la unua de nia vojaĝo. Tio ne multe gravas ĉar ni havas ĉion por ripari kaj tempon antaŭ ni.

Kelkajn kilometrojn poste, nova krevado sur mia malantaŭa rado, ĉi tiu pneŭmatiko estas eluzita ĝis sia tolo. Tiu ĉi de mia frato estas preskaŭ samstata. Je la antaŭaĵo, malpli ŝarĝitaj, niaj radoj ne valoras multe pli, iliaj reliefoj estas preskaŭ elskrapitaj. Ĉu ni sukcesos hodiaŭ atingi nian etap...

Tiu malfruo en pli kaj pli sufokanta varmo, ne bremsis nian soifan bezonon. Ni malplenigis niajn tri unuajn kukurbobotelojn.

Pli kaj pli soifante kaj blokita antaŭ ĉi fermita pordo, mi eksidas sur benkon kontraŭ kio mi apogas mian biciklon. Mi pensas pri mia frato kiu min atendas. Eblas ke mi lin kuntiris en misaventuron tro malfacilan por lia aĝo.

En najbara strateto ni malsupreniras en subteran ĉambron. La ombro kaj freŝeco anstataŭas la varmon kaj la blindigan lumon eksterajn. La kelo entenas multajn akvoplenajn botelegojn. Ne temas pri miraĝo, mi povas sensoifigi min antaŭ la okuloj de mia savintino.

Pri la pneŭoj, mi ilin alkroĉas malantaŭ mia kolo kaj antaŭ mi, ili ĉirkaŭas la akvujon. Estas iel akrobate sed post malpli ol unu horo mi retrovas mian fraton.

SABATO 01an de SEPTEMBRO  Bonifacio
SABATO 01an de SEPTEMBRO Bonifacio
Revena transnavigado de La Buŝoj de Bonifacio.

Dum mi admiras ĉi tiun fabelan pejzaĝon esperante revidi la delfenojn, Miŝel min fotas. Bone kadrita, korekte fokusumita. Brave mia frato!

Ĉi foje la maraj mamuloj ne venis.
Ĉi foje la maraj mamuloj ne venis.
Reveninte en Bonifacio ni retrovas la temduman lokon kiun ni forlasis antaŭ kelkaj tagoj.

La kampejo restis perfekte pura. La elŝtona kuirilo pretas refunkcii. Ni povos denove ŝpari nian gazon.

DIMANĈO 02an SEPTEMBRO  Sarteno 50 km
Ĉi foje anstataŭ tendumi ĉe la marbordo ni tranoktos en Sarteno, tiel ĉi morgaŭ matene ni komencos nian tagon per sensacia malsuprena biciklado al Propriano.
DIMANĈO 02an SEPTEMBRO Sarteno 50 km Ĉi foje anstataŭ tendumi ĉe la marbordo ni tranoktos en Sarteno, tiel ĉi morgaŭ matene ni komencos nian tagon per sensacia malsuprena biciklado al Propriano.
Ĉi tie la azenoj, la porkoj kaj la kaproj promenas tute libere. Ĉi tiu estas scivolema pri niaj bicikloj.

LUNDO 03an de SEPTEMBRO
Intermonto Sankta Georgio 70 km
Revenante al Ajaccio ni malpli rapidas mallongigante niajn etapojn por pli bone admiri la naturon kaj la pejzaĝojn de Insulo de Beleco.
LUNDO 03an de SEPTEMBRO Intermonto Sankta Georgio 70 km Revenante al Ajaccio ni malpli rapidas mallongigante niajn etapojn por pli bone admiri la naturon kaj la pejzaĝojn de Insulo de Beleco.
Ni tranoktos ĉe la fontano de la intermonto Sankta Georgio kaj morgaŭ, ni finfaros nian rondiradon per lasta biciklado malsupren ĝis Ajaccio.

MARDO 04an de SEPTEMBRO   Ajaccio 20 km
Nia periplo finiĝas. Ni ŝatas ĉi tiun lastan malsupreniron.
MARDO 04an de SEPTEMBRO Ajaccio 20 km Nia periplo finiĝas. Ni ŝatas ĉi tiun lastan malsupreniron.
Por mia liceana frato, la ferioj ne ankoraŭ finiĝas sed por mi salajrulo, ili estas limigitaj po tri semajnoj jare.

Alveninte en Ajaccio ni elektas tendumi sur la plaĝo proksime je la haveno.

Nia tendo estas starigita plej malproksime kiel eblas el la akvo, sur la sablo sed najbaranta la rokojn ĉar necesas prudenti rilate la neantaŭvideblaj maraj koleroj.

MERCREDO 05an de SEPTEMBRO   Ajaccio 0 km
Ĝis la tria matene la nokto perfektis kaj subite meze de la dormo la fulmotondro nin vekas. Fulmoj, tondro, dikaj gutoj estas la antaŭanonco de iu el ĉi tiuj diluvaj pluvegoj kiuj okazas dum la someraj finoj en la mediteraneaj regionoj.
MERCREDO 05an de SEPTEMBRO Ajaccio 0 km Ĝis la tria matene la nokto perfektis kaj subite meze de la dormo la fulmotondro nin vekas. Fulmoj, tondro, dikaj gutoj estas la antaŭanonco de iu el ĉi tiuj diluvaj pluvegoj kiuj okazas dum la someraj finoj en la mediteraneaj regionoj.
Nepras zorgi pri la savado de niaj fotoaparato, mono, identigiloj kaj returnbiletoj ĉar la duŝego ege seriozas. Nia tendo estas bone streĉe fiksita sed post kelkaj minutoj, sub la premo de la akvo kiu falas kiel per siteloj, la duobla tegmento gluas sin al la unua tolo kaj gutoj ekfluas ene.

JAŬDO 06an de SEPTEMBRO   Eliro 21 h
Antaŭ la reiro al la haveno de Nico sur la ŝipo Commandant Quéré, ĉi vespere je la 21a horo, restas al ni tuta tago por profiti de la strando kaj nin bani.
Ni simpatias kun nederlandaj alvenantoj kiuj laŭ sia haŭtokoloro ŝajnas je la komenco de siaj ferioj.
JAŬDO 06an de SEPTEMBRO Eliro 21 h Antaŭ la reiro al la haveno de Nico sur la ŝipo Commandant Quéré, ĉi vespere je la 21a horo, restas al ni tuta tago por profiti de la strando kaj nin bani. Ni simpatias kun nederlandaj alvenantoj kiuj laŭ sia haŭtokoloro ŝajnas je la komenco de siaj ferioj.
La horo venis por resupreniri sur la pasaĝerŝipon kiun ni konas.
Poŝtkarto permesas retrovi ĝian foton.
La horo venis por resupreniri sur la pasaĝerŝipon kiun ni konas. Poŝtkarto permesas retrovi ĝian foton.
VENDREDO 07an de SEPTEMBRO Alveno en Nico je la 7a horo
Jen, la rondirado estas finfarita.
Ni reprenis biciklojn kaj pakaĵojn, sufiĉas sekvi la vojon Promenade des Anglais (Promenejo de la Angloj), regrimpi la avenuon de La Bornala por retrovi la domegon Le Rond Point (La Ronda Punkto). Antaŭ nia el...
VENDREDO 07an de SEPTEMBRO Alveno en Nico je la 7a horo Jen, la rondirado estas finfarita. Ni reprenis biciklojn kaj pakaĵojn, sufiĉas sekvi la vojon Promenade des Anglais (Promenejo de la Angloj), regrimpi la avenuon de La Bornala por retrovi la domegon Le Rond Point (La Ronda Punkto). Antaŭ nia el...
Entute, ĉi ferioj kiuj ambiciis nenian sportan heroaĵon, donacis al ni neforgeseblan inician vojaĝon kiu inspiris poemon al Miŝel:
Balado de Don Kiĥote.
Entute, ĉi ferioj kiuj ambiciis nenian sportan heroaĵon, donacis al ni neforgeseblan inician vojaĝon kiu inspiris poemon al Miŝel: Balado de Don Kiĥote.

Sur la mapo Michelin, Korsiko kaj Sardio nin allogis kiel celaj lokoj malproksimaj sed atingeblaj. Decidinte, ni foriros al Ajaccio je la aŭgusta fino kaj sen plua precizeco, ni projekciis iri ĝis Sardio.

Derniers commentaires

03.07 | 08:31

Comptez sur moi. Il n'y en a qu'une et j'y tiens…

03.07 | 07:58

Prends soin de Juliette.🥰🥰🥰

03.07 | 07:45

Le voyage a été excellent. Le retour beaucoup moins mais ça y est pour moi, depuis hier je me sens guéri après 4 jours bien malade. Juliette me suis à 48h près elle est encore dans le dur. Je veille…

03.07 | 06:30

Coucou
Superbe cette escapade ! Charmant pays fleuri
et une architecture splendide. De vrais découvertes ces petits voyages. Cela réveille notre appétence pour ces aventures.
Bon rétablissement !!

Partagez cette page