Oni malproksimiĝas el la kajoj poste oni direktas sin inter la klifoj ĉar la haveno situas en profunda kalenko. La marvasto malfermiĝas antaŭ ni kaj la sarda bordo tuj ekvidebliĝas. La maro koloriĝas de ĉiela bluo al ultramaro poste al profunda indigobluo, la klifoj kaj ilia fortifikita krono estompiĝas malantaŭ ni.