Clarence Bicknell kaj Esperanto

10. juin, 2020

2019-03-30 ĉe Bordighera Bicknell Museum

Clarence Bicknell kaj Esperanto

 

Clarence Bicknell naskiĝis la 27-an de oktobro 1842 en Herne Hillen proksime al Londono, en riĉa familio.

Ludwik Lejzer Zamenhof naskiĝis la 15an de decembro 1859 en Bjalistoko (rusa Imperio ... nun en Pollando) do li estas pli juna ol 17-jaraĝa Bicknell kaj lia familio estas modesta.

 

Nenio ŝajnis destini ilin iam renkontiĝi.

La 26an de julio 1887 (en la aĝo de 28) Zamenhof eldonas en la rusa kun pseŭdonimo Doktoro Esperanto (kuracisto, kiu esperas)

la unua libro por prezenti sian konstruitan lingvon Internacia Lingvo.

 

Kion faras Clarence Bicknell tiam?

Li vivas en Bordighera sur la itala Riviera kie li studas la flaŭron, faŭnon kaj rokajn ĉizadojn de la Valo de Mirindaĵoj ĉirkaŭ Monto Bego, kiu tiam estas en Italio.

Li jam interesiĝas pri la ideo de internacia lingvo kaj komencis lerni Volapukon.

 

Esperanton en 1887 Zamenhof nur parolas Ludwik Lejzer kaj lia edzino Klara. La malgranda broŝuro en la rusa Internacia Lingvo ne ankoraŭ disfamiĝis tra la mondo. Sed en 1889 nur 2 jaroj post ĝia apero, la adresaro de la unuaj Esperantistoj enhavas jam 1000 adresojn de multaj landoj.

 

Kelkaj pliaj jaroj pasas kaj Clarence Bicknell aŭdas pri Esperanto, interesiĝas, tuj vidas ĝian superecon kompare kun la Volapuko kaj iĝas esperantisto de 1897 nur 10 jaroj post la historia sed konfidenca naskiĝo de la Zamenhofa lingvo.

Ĉe tiu tempo la nombro de esperantistoj en la mondo daŭre estas tre malalta, ĉar en 1900 ĝi povas esti kalkulita je 5567.

 

Ni vidas kiel Bicknell estas pioniro de Internacia Lingvo.

En 1905 li partoprenis la unuan Universalan Kongreson de Boulogne-sur-Mer, kie li povis renkonti kaj amikiĝi kun Zamenhof persone.

688 delegitoj ĉeestis ĉi tiun 1an Internacian Kongreson sen interpretisto. Dum ĉi tiu kongreso li ankaŭ devis renkonti alian eminentan pioniron Émile Javal kun kiu li nepre amikiĝis, tial li poste faris multajn brajajn transskribaĵojn por ke la blinduloj ne estu ekskluditaj de aliro al Esperanto.

La sekvan jaron 1906 kun Rosa Junck li fondis la Esperantan grupon de Milano.

Tiun saman jaron, 1906, la 2-a Universala Kongreso okazas en Genève (Svislando) kaj kunvenigas 1200 delegitojn ... La kreskado de la esperantista movado tiutempe estas pli rapida.

En 1907 li partoprenis la trian Universalan Kongreson en Kembriĝo (1500 delegitoj)

En 1910 li fondis la esperantan grupon en Bordighera.

En 1912 li partoprenis la 8an Universalan Kongreson en Krakovo (Pollando)

Atentu, ke nuntempe la vojaĝoj ne estas tia, kia ili estis tiam ĉi ...

Krom ĉi tiuj faktoj kiuj utilas kiel kronologiaj gvidosignoj, esperantista agado Bicknell estas konsiderinda pro ĝia korespondadoj, liaj originalaj skribaĵoj, liaj tradukoj en la Zamenhof-lingvon kaj liaj transskriboj de esperanto en brajlo por la blindaj esperantistoj.

Ĉiujare nova Universala Kongreso okazas en alia urbo kaj la progreso de la Esperantismo estas rimarkinda sed en 1914 la unua mondmilito eksplodas.

La Universala Kongreso estas planita tiam ĉi en Parizo. 3739 delegitoj aliĝis, tio kio konfirmas la eksterordinaran pliiĝon de la nombro de parolantoj de Esperanto en kelkaj jaroj sed la konflikto malebligas la kongreson.

2/2

Oni povas facile imagi la teruran elreviĝon de humanistoj tiel kiel Zamenhof kaj Bicknell.

Kiel asistanto al ĉi tiu furioza kaj mem-detrua eksplodo de la homaro, ĉiu el ili faras sian eblon por batali kontraŭ la malamo. Bicknell multer helpas  la vunditojn kaj la rifuĝintojn.

Ambaŭ estas elĉerpitaj en ĉi tiuj humanitaraj klopodoj.

En 1917 kaj 1918 Zamenhof kaj Bicknell mortis je dek kvin monatoj intertempe.

Zamenhof la 14-an de aprilo 1917 (57 jaraĝa) en Varsovio en la distrikto, ke la nazioj igos geton en 1940 kaj detruos en majo 1943. (Lia filino Lidja Zamenhof vivos tie kiam ŝi estos deportita por esti ekstermita en Treblinka en 1942).

La 17-an de julio 1918 (76 jaraĝa) Clarence Bicknell mortis sur la balkono de sia monta domo Casa Fontanalba en Casterino.

La Granda Milito ne nur buĉis milionojn da batalantoj, sed ankaŭ forigis ĉiujn certecojn establitajn ĝis tiam, inkluzive la fidon al homeca progreso. Ĉi tiu traŭmato de la tuta homaro sendube favoris la alvenon de la naciismaj, militismoj kaj ideologiaj fanatikismoj kiujn la mondo, jarcenton poste, ankoraŭ spertas.

 

Kio Esperanto fariĝis en 2019?

- Nu, mi ne propagandos kaj diros al vi, ke Esperanto konkeris nian etan planedon forigante la lokan paroladon, tio kio neniam estis la ambicio de siaj pioniroj. Aliflanke, por kurioza menso, la lingvo de Zamenhof kaj Clarence Bicknell restas senlima spaco de esplorado. Domaĝe se ĝi restas nevidebla de tiuj al kiuj ĝeneralaj impresoj sufiĉas.

Kiam mi malkaŝas, ke mi estas esperantisto, la unua demando kiun mi aŭdas ĝenerale estas: «Sed kiom vi estas? »

Reale, mi ne scias. Sed se vi volas esti parto de la pli granda komunumo, preferu iri en la gregara homamaso, kiu sekvas la modojn kaj tendencojn.

Por ĉi tiu mallonga prezento mi kontrolis mian informon per:

    • https://en.wikipedia.org

    • https://eo.wikipedia.org

    • La brita esperantisto septembro 1918

    • UEA Jarlibro 1987

    • La Paradise Scale-eseo de Christopher Chippindale (Cambridge)

    • Mi ankaŭ interŝanĝis kelkajn retpoŝtojn kun

Marcus Bicknell, pranevo de Clarence Bickneel (info@clarencebicknell.com)

https://www.clarencebicknell.com/fr

    • Kun Roland Dufrenne ni renkontiĝis

Macus Bicknell, Christopher Chippindale kaj la Grafino de La Brigue en julio 1998 ĉe la dua renkontiĝo de Bicknell Family okaze de la 80-a datreveno de la morto de Clarence Bicknell.

Ni estis invititaj viziti la domon Casa Fontanalba kaj ne forgesis ĉi tiun perfekte subtenitan domon ekde 1918.

La libro de Roland Dufrenne estis eldonita unu jaron antaŭe en 1997:

 la Vallée des Merveilles et les Mythologies Indo-Européennes
ISBN 88-86621-09-4

4. juin, 2020

ArGolLuc
— Ĉirkaŭ 20 jaroj antaŭe, la tuta movado de mia urbo abandonis min pro tio, ke mi defendis, ke ni ofertu realistajn, perkomercajn, pagajn, utilajn servojn. Mi estis la prezidanto de la loka asocio, kaj necesis ke mi pagu el mia propra mono la tutajn elspezojn de la asocio. Mi ne kapablis fari tion, do ni perdis nian ĉambron. Kaj mi estis akuzita - en la praktiko, kondamnita - de la detruado de la asocio.
Esperanto-movado fariĝis pli kaj pli frenezulejo, plena je maldekstruloj kiu parolas pri ia supozebla "klas-batalo" kaj en Brazilo pri ia "spirita mondo" el kie venas gvidado por agado…
Tia aĉa pejzaĝo tiel deprimis min, ke mi ne vidis kialon por ne kabei. Kion mi farus en tia frenezulejo, se mi ne povas trovi pli ol deko da bonsaĝaj homoj por antaŭenigi la praktikan agadon, kiu estas necesa por plenumigi la zamenhofan idealon?
Mi profunde malĝojas. Kial mi ankoraŭ esperus? Ĉu ankoraŭ ekzistas ia *samideano* de Zamenhof por antaŭenigi Esperanton tiel, kiel la majstro iam volis?
Mi estas ĝisosta finvenkisto. Tradicie-cela esperantisto. Eble mi estas unu el la lastaj. Mi volus scii, ĉu ankoraŭ ekzistas espero por tiel-esperanteca Esperanto-movado.

RenCors
— Ĉu vi konas la kamparanan proverbon de mia vilaĝo "kiam mi serĉis helpon, mi ricevis konsilojn." Tio validas ankaŭ en nia Esperanto-vilaĝo. Multaj ŝatas paroli en Esperanto, sed malmultaj pretas kunfari. Se vi serĉas kunfarantojn por viaj projektoj, iru al http://kunfarejo.frali.bplaced.net/ kaj sekvi la instrukciojn tie por registri projekton. Ni ne parolu plu sed kunfaru.
Se esperantistoj faras ion kune, tio helpas fine al la bela aspekto de la movado: Faru Esperanton alloga por esperantistoj. Tiam kreskas la ŝanco por desuba vastiĝo de Esperanto.
 Ekzistas espero, mi garantias al vi kaj ekzistas multaj samideanoj kiel vi. Ne malesperu! Diru laŭte kie ajn vi povas, ke nia tasko estas disvastigi Esperanton kaj la idealojn de Zamenhof.

Frank
— Estimata ArGolLuc, similajn spertojn havas pluraj esperantistoj, same mi, kaj mi finrevis pri fina venko en mia generacio. Plej multaj homoj kredas, ke ili ne bezonas nek la Internacian Lingvon nek ian internacian lingvon. Ili mise kredas, ke sufiĉas iomete balbuti la anglan.
Laŭ mia impreso ankaŭ multaj esperantoparolantoj lasas sin influi de tiaj supraĵaj pensmanieroj. Ili simple ne sentas la bezonon komuniki internacie. La uzado de Esperanto tre ofte sekvas iujn modojn kaj tiuj aktuale ne tre tendencas al kunfarado: Membroj forlasas asociojn, en la reto pli kaj pli regas narcismo.
La tutmondiĝo postulas kunfaradon kaj ni rekomencu duope, plurope majstri la estontecon. Tio estas certe pli fruktedona ol kabei aŭ io simila. Risku rigardon en la Esperantan Kunfarejon kaj eventuale estas iu, kiu petas vian helpon.
En la Esperanta Kunfarejo jam helpas Fransoazo Oazo, Herman, Renato Corsetti kaj Jean-pierre Cavelan kaj mi tre ĝojas pri tio.

eo.wikipedia.org/wiki/Esperanta_kunfarejo
https://www.facebook.com/maklerejo/
http://kunfarejo.frali.bplaced.net

Jean-Pierre Cavelan
— Mi tute konsentas kun ĉi tiu analizo de la situacio. Hieraŭ mi ricevis la lastan numeron de la revuo La Gazeto. Ne temas pri la "lastdata" sed pri la fino de la eldonado de ĉi tiu bonega periodaĵo. Ĉi tiu morto de gazeto ilustras nian nekapablecon en la firmigado de longtempaj entreprenoj. Individue ni estas mortemaj kun tre mallonga vivdaŭro sed kial ni ne kunlaborus pli kolektive en niaj entreprenoj ? Ni posedas almenaŭ la du atutojn internaciecon kaj ILon por komuniki inter ni. Sed ni ne sufiĉe uzas ILon en praktikaj kaj konkretaj projektoj tial ĉi nia esperantistaro malpligrandiĝas same kiel plumfonto kiu perdas sian inkon sen skribi. (ILo = Internacia Lingvo)

2. juin, 2020

[Pour l'article en français voir la page Blog]

En Francio la izoligo kontraŭ la pandemio Covid-19 daŭris de la 14a de marto ĝis la 11a de majo 2020.
Dum ĉi tiu periodo la tuta enloĝantaro de la lando povis senti ĝis kiu grado la limigo de la homa cirkulada libereco povas esti anksiiga.
Ĉi tiu anksieco, sentita de preskaŭ ĉiuj, memorigis al mi alian renkontita antaŭ pli ol 30 jaroj.
Tiam, en 1989, mia frato Michel, kiu aĝis 44 jarojn, daŭre suferis de jam 20 jaroj, pro manio-deprima psikozo.
Estis la nomo donita al ĉi tiu mensa malsano en la epoko.
En 1992 oni renomis ĉi tiun mensmalsanon "dupola perturbo".
Necesas scii ke inter la krizoj la malsanulo povas ŝajni tute bonfarta sed la krizoj okazas de tempo al tempo sen fiksita longeco de intertempo.
En krizo la menso estas pli aŭ malpli ekcitata laŭ la fazo.
La hipomania fazo permesas ke la arta kreadeco estas plifortigita sen atingi la delirantan supraĵon de la mania kurbo.
Estas dum ĉi tia momento ke Miŝel verkis tekston kiu permesas senti la teruran anksiecon de la malsanulo.
Li estis titolinta sian poezion "Les quatre murs" (la kvar muroj en esperanto).
Provi kompreni la frenezon permesas flegi la mensan sanon.
Por plifortigi ĝian didaktikan funkcion mi ilustris ĉi tiun tekston per desegnoj kiuj plaĉis al ĝia verkinto.
Jen la desegnoj kun mia traduko en esperanto ĉi tie :
http://www.yanpetro-kavlan.fr/446273510

Voici le texte original en français :
Les quatre murs
1
Je tourne en rond
Dans ma maison.
Les quatre murs
Deviennent sombres.
Par la fenêtre
Voici les ombres
Des nuits hantées
de cauchemars
    2
Les gros camions
Devant chez moi
Versent toujours
À mon oreille
Les tristes bruits
Qui, dans mes veilles,
Font le cerveau
Marteau pilon.
    3
Terrible jazz
Du samedi soir
Qui scande encor
Dans ma tête
Les rythmes morts
Les rimes bêtes
Des poésies
Du désespoir.
4
Tamtam maudit
Des jours de fête
Les chaises crient
Les gens s'apprêtent
Les verres tintent
Les femmes peintes
Brisent la glace,
rient aux éclats.
    5
Le ciel  devient
Lourd de nuages.
L'escalier brille
Et tout s'enrage
Autour de moi.
C'est le tapage.
Que l'on m'apporte
Un bazooka !

17. mai, 2020

Jen kiel naskiĝis ĉi tiu artikolo.
Kun mia edzino ni spektis televidan elsendon pri la ĵetfluoj, ni nenion sciis pri la temo ĝis tiam.
En la franca oni ilin nomas « courants jets » kaj en la angla « jets streams ».
Se kiel ni tiam, vi nenion scias pri la ĵetfluoj enmemorigu nur tion :
Ĵetfluo, alinome ŝprucfluo, estas potenca kaj rapidega vento, komparebla al aera riverego, en formo de iom platigita ronda tubo, blovanta en la troposfero, sub la tropopaŭzo, je altitudo de 6 000 ĝis 15 000 metroj.
Oni povas legi la sekvon de ĉi tiu artikolo sur :
https://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%B4etfluo

Antaŭ nia televidilo ni komencis kompreni la rolon de ĉi tiuj fluoj en la funkciado de la tera atmosfero kaj en la reguligado de ĝia klimato. La elsendo estis altkvalite pedagogia kaj sufiĉe kompleta kaj venis momento kiam oni parolis pri japana meteorologiisto kiu estis la unua serĉisto kiu science malkovris ĉi tiun fenomenon. La nomo de ĉi tiu serĉisto estis sufiĉe ekzotika por ne faciligi nian memorigon. Sed io stranga okazis, sur nia televidekrano aperis la scienca dokumento verkita de la japana meteorologiisto kaj ni povis ĝin legi kaj kompreni malgraŭ ke ĝi ne estis en la franca. Mi diras ke ĉi tiu evento estas stranga ĉar mia edzino kaj mi ricevis la saman inpreson : « Ni legis kaj komprenis antaŭ ekkonsciis ke la teksto estis skribita en Esperanto. »

Dum la sekvo de la elsendo ni eksciis ke la japana sciencisto estis esperantisto kaj ke li estis verkinta, inter la jaroj 1923-1925, la rezultojn de siaj studadoj en sia denaska japana lingvo sed ankaŭ en la Zamenhofa por donaci la informojn al la tuta mondo.

Mi supozas ke nun vi volas ekscii iom pli pri ĉi tiu japana Samideano.
Mi trovis sur Interreto lian vizaĝon sur tre malbona fotografaĵo (…mi provis ĝin plibonigi) :
Nomo :
Ōishi Wasaburō (大石 和三郎 /ōiśi ŭasaburō/),
nasko en Tosu (鳥栖) regiono Saga (佐賀県, saga-ken), la 15an de marto 1874,
morto la 18an de decembro 1950.

En sekvo al ĉi tiu artikoleto mi rakontos kiel gravegan rolon ludis ĉi tiuj ĵetfluoj en la dua mondmilito.
Artikolo daŭrigota…ĵetfluoj kaj dua mondmilito

17. mai, 2020
3. janv., 2020

Artikolo kiu sekvas la artikolon "Ĵetfluoj kaj Esperanto"

Ĵetfluoj kaj la dua mondmilito

Resumo : la ĵetfluoj estas potencaj kaj rapidegaj ventoj kiuj lokiĝas je alta alteco de ĉirkaŭ 10000 metroj ek de la nivelo de la maro.
Japana meteorologiisto malkovris kaj studis ĉi tiujn ventegojn kaj eldonis la rezultojn de siaj observadoj en la japana lingvo kaj en esperanto en la jaro 1923.

Pri la dua mondmilito necesas refreŝi en nia memoro la kronologion de la eventoj
La 7an de decembro 1941 t.e., antaŭ sia deklaro de milito, Japano atakas Usonon sinkigante usonan ŝiparon en Pearl Harbor en Usono. La 8an de decembro Japano deklaras la militon al Usono.
De junio 1944 al aŭgusto 1945 Usono bombatakas multfoje la urbojn de Japanio.
En aŭgusto 1945, la 6an kaj la 9an, per atombomboj Usono neniigas la urbojn Hiroshima kaj Nagasaki. La imperiestro Hirohito anoncas la kapitulacion de Japanio la 15an de aûgusto.

Kial kaj kiel la ĵetfluoj rilatas kun ĉi tiu mondmilito ?
Japanio konis la ekziston de la ĵetfluoj kaj uzante la konojn rivelitaj de
Oiŝi Ŭasaburo, la japanaj militistoj provis ilin utiligi por sendi al Usono « elfajrajn balonojn ». Kelkaj sed malmultaj el ĉi tiuj balonoj atingis la nordamerikan kontinenton kaj provokis kelkajn civilajn viktimojn. La efekto sur la milito estis fakte ege malforta ĉar multaj balonoj eksplodis super la maro sen atingi la bordon.
Sed ĉe la usona flanko la sciencaj informoj de Oiŝi Ŭasaburo restis tute nekonataj. Neniu pensis serĉi en la libro en esperanto la informojn kiuj estintus tiam tre interesaj por la usona armea aviado. En 1945 la usonaj bombaviadiloj estis ekipitaj per tre precizaj celsistemoj kiuj teorie permesis bombumi de tre alta alteco por eviti la japanan kontraŭaviadan defendon. Sed sen koni la ĵetfluojn la celsistemoj ne estis korekteblaj kaj ĉiuj la bomboj maltrafis la militajn celojn.

Konkludo :
Tio klarigas kial estis tiom da civilaj viktimoj en Janpanio kaj kial la klasikaj bombatakoj ne sufiĉe sukcesis. Oni eĉ rajtas supozi ke se Usono estis konanta la ĵetfluojn la milito estus daŭrinta malpli longe kaj ke la atombomboj estus restintaj neutilaj por gajni la militon.

Kroma pripenso de esperantisto :
Pri la ĵetfluoj, Esperanto estus povinta ludi gravegan rolon dum la dua mondmilito. Gravuloj, decidantoj, politikistoj, sciencistoj preferas firme antaŭjuĝi ke Esperanto estas kaj restu nur afero de diletantaj idealistoj.