8. mai, 2020

Ludo-Defio

Mi devigas min al eldonado de fotoj de la kovriloj de dek libroj po unu kovrilo ĉiutage.

Oni nomas ĉi tiun ludon, defion aŭ ĉenon "Ludo-Defio"
Kiam oni eldonas kovrilon oni aldonas nek klarigon, nek kritikon.
Kompreneble oni invitas siajn amikojn al partoprenado en ĉi tiu ludo.

Kutime la ĉenoj sur la sociaj retoj ne interesas min sed ĉi foje, escepte, mi partoprenas en la franca lingvo al la "Jeu-Défi".
Neatendite en Facebook ĉi tiu "Jeu-Défi" havas grandan sukceson.
Kial ne provi la saman ludon inter ni en Nubo kaj se ĝi sukcesas ĉi tie oni povus lanĉi ĝin en Facebook.

Kial venis al mi ĉi tiu ideo ?
Tute simple ĉar ĉio funkcias same kiel se ni vivus en paralela mondo.
Ekster la esperantistaro neniu vidas esperanton.
Sukcesante ĉi tiun ludon, ni povus montri al la ne-esperantistaro ke
la libraro kaj kulturo en esperanto estas multe pli riĉa ol oni kutime pensas.

Krom la reklamo obtenebla per ĉi tiu tre simpla "Ludo-Defio" ni trejnus nin al reta interreta agado.
Tial ĉi mi invitas ĉiun leganton de ĉi tiu prezentado al tuja partoprenado al "Ludo-Defio".