10. juin, 2020

Clarence Bicknell kaj Esperanto

2019-03-30 ĉe Bordighera Bicknell Museum

Clarence Bicknell kaj Esperanto

Clarence Bicknell naskiĝis la 27-an de oktobro 1842 en Herne Hillen proksime je Londono, en riĉa familio.

[ Ni notu ke : Ludwik Lejzer Zamenhof naskiĝis la 15an de decembro 1859 en Bjalistoko (rusa Imperio ... nun en Pollando) kaj lia familio estas modestado. Zamenhof estas pli juna ol 17-jaraĝa Bicknell .]

Nenio ŝajnis destini ilin al estonta renkontiĝo.

La 26an de julio 1887 (en la aĝo de 28) Zamenhof eldonas en la rusa kun pseŭdonimo Doktoro Esperanto (kuracisto, kiu esperas) la unuan libron por prezenti sian konstruitan lingvon kies nomo estis Internacia Lingvo.

Kion faras Clarence Bicknell tiam?

Li vivas en Bordighera (Italio) ĉe mediteranea bordo je la sudo de la montaro Alpoj. Tie li studas la flaŭron, faŭnon kaj rokajn gravuraĵoj de la valo de Mirindaĵoj (…aŭ sorĉaĵoj)  ĉe la piedo de monto Bego, kiu tiam estis en Italio kaj nun lokiĝas en Francio (de la dua mondmilito).

Li jam interesiĝas pri la ideo de internacia lingvo kaj komencis lerni Volapukon. 

Esperanto en 1887 estas parolata nur de du personoj Ludwik Lejzer Zamenhof kaj lia edzino Klara. La malgranda broŝuro "Internacia Lingvo" (en la rusa lingvo) ne ankoraŭ iĝis fama en la tuta mondo. Sed en 1889 nur 2 jaroj post ĝia apero, la adresaro de la unuaj Esperantistoj entenas jam 1000 adresojn de multaj landoj.

Kelkaj jaroj pasas. Clarence Bicknell aŭdas pri Esperanto, interesiĝas kaj tuj vidas ĝian superecon kompare kun Volapuko. Li iĝas esperantisto de 1897, nur 10 jaroj post la historia sed konfidenca naskiĝo de la Zamenhofa lingvo.

Tiam ĉi la esperantistoj en la mondo estis ankoraŭ malmultnombraj, en 1900 ilia nombro estis kalkulita je 5567.

Ni vidas ke Bicknell estas pioniro de Internacia Lingvo.

En 1905 li partoprenis la unuan Universalan Kongreson de Boulogne-sur-Mer, kie li povis renkonti kaj amikiĝi rekte kun Zamenhof.
Oni notis ke 688 delegitoj partoprenis en ĉi tiu 1a Internacia Kongreso sen interpretisto. Dum ĉi tiu kongreso li ankaŭ renkontis la alian eminentan pioniron Émile Javal kun kiu li nepre amikiĝis, tial ĉi li poste faris multajn brajajn transskribaĵojn por ke la blinduloj ne restu ekskluditaj de aliro al Esperanto.

La sekvan jaron 1906 kun Rosa Junck li fondis la Esperantan grupon de Milano.

Tiun saman jaron, 1906, la 2-a Universala Kongreso okazis en Genève (Svislando) kaj kunvenigis 1200 delegitojn ... La kreskado de la esperantista movado tiutempe estis pli rapida.

En 1907 li partoprenis la trian Universalan Kongreson en Kembriĝo (1500 delegitoj)

En 1910 li fondis la esperantan grupon en Bordighera.

En 1912 li partoprenis la 8an Universalan Kongreson en Krakovo (Pollando)

Ni atentu ke la tiamaj vojaĝoj ne estis tia, kia ili estas nun en rapideco kaj komforto...

Krom ĉi tiuj faktoj kiuj utilas kiel kronologiaj gvidosignoj, la esperantista agado de Clarence Bicknell estis konsiderinda. Liaj korespondadoj, liaj originalaj skribaĵoj, liaj tradukoj en la Zamenhofan lingvon kaj liaj transskriboj de esperanto en brajlo por la blindaj esperantistoj konsistigas mirindan agadon.

Ĉiujare nova Universala Kongreso okazis en alia urbo kaj la progreso de la Esperantismo estis rimarkinda ĝis kiam en 1914 la unua mondmilito eksplodis subite haltigante la movadon.

La Universala Kongreso estis planita en Parizo. 3739 delegitoj estis aliĝintaj, tio kio konfirmas la rapidegan pligrandiĝon de la parolantaro de Esperanto sed la konflikto malebligis la kongreson.

Oni povas facile imagi la teruran elreviĝon de humanistoj tiel kiel Zamenhof kaj Bicknell.

Kiel ĉeestanto al ĉi tiu furioza kaj mem-detrua eksplodo de la homaro, ĉiu el ili faris sian eblon por batali kontraŭ la malamo. Bicknell multe helpis  la vunditojn kaj la rifuĝintojn.

Ambaŭ estis elĉerpitaj en ĉi tiuj humanitaraj klopodoj.

En 1917 kaj 1918 Zamenhof kaj Bicknell mortis je dek kvin monatoj intertempe.

Zamenhof la 14-an de aprilo 1917 (57 jaraĝa) en Varsovio en la distrikto, ke la nazioj igos geton en 1940 kaj detruos en majo 1943. (Lia filino Lidja Zamenhof vivos tie kiam ŝi estos deportita por esti mortigita en Treblinka en 1942).

La 17-an de julio 1918 (76 jaraĝa) Clarence Bicknell mortis sur la balkono de sia monta domo Casa Fontanalba en Casterino ĉe la piedo de la monto Bego.

La "Granda Milito" ne nur buĉis milionojn da batalantoj, sed ankaŭ forigis ĉiujn certecojn establitajn ĝis tiam, inkluzive la fidon al homeca progreso. Ĉi tiu traŭmato de la tuta homaro sendube favoris la alvenon de la naciismaj, militismoj, raciismoj kaj ideologiaj fanatikismoj kiujn la mondo, jarcenton poste, daŭre spertas.

Kio Esperanto fariĝis en 2019?

- Nu, mi ne propagandos kaj diros al vi, ke Esperanto konkeris nian etan planedon forigante la lokajn parolrimedojn, tio kio neniam estis la ambicio de siaj pioniroj. Aliflanke, por kurioza menso, la lingvo de Zamenhof kaj Clarence Bicknell restas senlima spaco de esplorado. Domaĝe se ĝi restas nevidebla de tiuj al kiuj ĝeneralaj impresoj sufiĉas.

Kiam mi malkaŝas, ke mi estas esperantisto, la unua demando kiun plejofte aŭdas mi estas:
«— Sed kiom vi estas ?
— Reale, mi ne scias. Mi fidas je neniu cifero, kiu povas esti anoncita de amiko aŭ de malamiko de la ideo de internacia lingvo.
Se aparteni al granda komunumo, ŝatante modojn kaj tendencojn povas doni senton de komforto en gregara konformismo, Esperantio restas malfermita kampo de libereca serĉado malproksime de la ĉiaj malliberejoj de la menco.
Tial ĉi, mi vidas personecojn kiel Clarence Bicknell, LL. Zamenhof, Jean Jaurès, Einstein, Stephen Hawking, kaj multajn aliajn… kiel lumoturojn superstarantajn la amaran homaran maron.»

Por ĉi tiu mallonga prezento mi kontrolis mian informon per:

    • https://en.wikipedia.org

    • https://eo.wikipedia.org

    • La brita esperantisto septembro 1918

    • UEA Jarlibro 1987

    • La Paradise Scale-eseo de Christopher Chippindale (Cambridge)

    • Mi ankaŭ interŝanĝis kelkajn retpoŝtmesaĝojn kun

Marcus Bicknell, pranevo de Clarence Bickneel (info@clarencebicknell.com)

https://www.clarencebicknell.com/fr

    • Kun Roland Dufrenne ni renkontiĝis

Macus Bicknell, Christopher Chippindale kaj la Grafino de La Brigue en julio 1998 ĉe la dua renkontiĝo de Bicknell Family okaze de la 80-a datreveno de la morto de Clarence Bicknell.

Ni estis invititaj viziti la domon Casa Fontanalba kaj ne forgesis ĉi tiun perfekte subtenitan domon ekde 1918.

La libro de Roland Dufrenne estis eldonita unu jaron antaŭe en 1997:

 la Vallée des Merveilles et les Mythologies Indo-Européennes
ISBN 88-86621-09-4

Estimata leganto, se vi trovas eraron aŭ malklarecon en mia teksto,
mi invitas vin : " Helpon ! " …helpu min en la korektado de miaj artikoloj.
Por tion fari, sufiĉas lasi komentojn.