22. sept., 2020

TEDULOJ

ESPERANTO estas ideala kaj reala lingvo ĝi ne restis simpla projekto kaj tre kontentige funkcias.

Mi lernis la lingvon de Zamenhof en la jaro 1973 tio estas hodiaŭ en 2020, antaŭ 47 jaroj.
En la komenco mi sciis ke ĝi povas utili en la praktiko ĉar mia frato estis sukcesinta paroli kaj
komprenigi sin post nur kelkaj semajnoj da lernado.
Sed mi ne sentis min tre naturdotita pri la lernado de eksterlandaj lingvoj.
Tamen ek de la komenco, la lernado de esperanto tuj plaĉis al mi.
Mi ŝatas sian regulecon kaj rilativan simplecon.
La lingvo de Zamenhof ŝparas la memoron danke al la ebleco de ĝeneraliganta akirado.
Rapide mi volis renkonti aliajn esperantistojn kaj tion povis fari en la kastelo Grezijono
(Grésillon en Baugé Francio).
Dum dusemajna somera staĝo mi lernis la lingvon kaj sukcesis la du unugradajn atestojn.
(…pri lernado kaj pri praktiko)
Dum ĉi tiu staĝo mi renkontis bonegajn esperantistojn kaj instruistojn.
Poste mi vizitis Slovakion kie mirenkontis aliajn esperantistojn en internacia staĝo.
Ĉiam la deziro de interkompreno estis bonega kaj la esperantista etoso plaĉis al mi.

Sed kial mi titoligis ĉi tiun artikolon "Teduloj" ?
Estas nur post pluraj jaroj ke mi renkontis kelkajn sentaŭgulojn esprimante sin en esperanto.
Atentu ke ili ne estas multnombraj sed ili povas esti tre malagrablaj.
Ili estas la teduloj.
Jen la tipa portreto de la teduloj :

  • Ili asertas siajn opiniojn kiel nediskuteblajn verojn.
  • Ili ĉiam certas ke ili pravas.
  • Ili ne toleras kontraŭdirojn.
  • Ili ne zorgas pri la ofendiĝemeco de la aliaj.
  • Ili mem estas tre ofendiĝemaj.
  • Ili staras en la esperantistaj asocioj same kiel en sekto.
  • Ili estas bigotoj de la lingvo kiu ludas por ili la rolon de religio.
  • Ili tuj vidas forgesitan akuzativon.
  • Ili korektas la gramatikajn erarojn(…realajn aŭ imagajn) de aliaj sen peti permeson.
  • Ili troigas malutilan idealan perfektigecon de la lingvo.
  • Ili uzas esperanton kiel sakran kaj ritan ĵargonon.
  • Ili rigardas lingvan eraron kiel pekon.

Bone notu : Se en la ĉi supra artikolo vi trovas lingvan eraron aŭ eĉ plibonigeblan dirmanieron, mi invitas vin al komenti kaj helpi min en la korektado kaj perfektigado de mia teksto. Estas en la interkomunikado en la "diskuto sen disputo" ke ni povas progresigi la lingvon kaj nian komunumon.