23. nov., 2020

Kartezio kaj Esperanto

Raciema filozofio, kaj Esperanto

Jen temo por krei artikolon ĉi tie.
Mia propono jenas :
Kion vi pensas pri la temo ?
Se ni provus verki artikolon sub formo de dialogo inter pluraj esperantistoj ?
La ideo estas lanĉita.
Proponu viajn ideojn pri ĉi tiu temo.

Ĵus proponita tuj provado :

Pascal
— Por ke ne estu miskomprenoj inter la eventualaj partoprenantoj
(nun ankoraŭ partoprenontoj),
eble necesus difini unue la terminojn de la proponita temo.
Ĉu "Esperanto" kiel nura lingvo, aŭ kiel projekto kun interna ideo ?
"Filozofio" estas sendube konata vorto... sed kio pri "raciema" ?
Kio estas "racio" ?


Yanpetro
— Ĉiu partoprenanto povas klarigi sian penson pri la temo.
Jen miaj ideoj
Esperanto utilas por pli klare pensi.
Raciema en la senco de konforma al la racio.

Pascal 
— Kvankam pluraj projektoj de planlingvoj aperis ekde tre foraj epokoj, la unuaj plej "seriozaj" ideoj pri tiu temo venas el la 17a jarcento, la epoko de klerismo kaj raciismo. Ni pensu pri filozofoj, kiel ekzemple Kartezio, Lejbnico, Komenio. Ĉiuj esprimis siajn ideojn pri internacia, universala lingvo, kiu danke al sia logiko, kapablus bone klarigi nian racian mondon.

Yanpetro
— Efektive la ideo ne estis nova. Mi pensas ke kiam oni sufiĉe bone konas la "Internacian Lingvon" kromnomita Esperanto oni povas aserti : « Kartezio revis pri racia  lingvo kiun Zamenhof realigi.». Por refuti ĉi tion, necesus sufiĉe bone uzi la lingvon. Ĝenerale la oponantoj al la simpla ideo de lingvo internacia apogas sin nur sur teoriaj antaŭjuĝoj. Ni ĉiuj scias ke antaŭjuĝo estas ĉiam malracia.