2. janv., 2021

Vortoj simplaj

Komencantaj lernantoj diris al mi ke malfacilas memori la tabelon de la korelativoj (simplaj vortoj). 
La tabelo la plej konata estas prezentata laŭ linioj kaj kolonoj sed alia prezento eblas.

Per ĉi tiu tabelo oni obtenas 5 x 9 = 45 vortojn kiuj ĉiuj multe utilas en la uzado de la lingvo.
Plue, se oni rimarkas ke la 4 kolonoj , iu, io, ia kaj ie, povas ricevi akuzativon oni aldonas 5 x 4 = 20 vortojn al la listo.

Kompreneble, estas ege interese bone ekzerci sin en la uzado de ĉi tiuj vortetoj per …
Ekzemploj :

Oni facile trovas ilin per https://vortaro.net

Iuj homoj havas apartan kapablon por la matematiko.

Io mankas en la skribilaroĝi ne estas ankoraŭ io grava.

Via vino estas nur ia abomena acidaĵo.

La mondo ial rigardas ilin senkonfide.

Mi iam renkontis vin ie, sed mi ne plu memoras kie.

Kie vi estas?  Kien vi iras?

Kies panon oni manĝas, ties agojn oni laŭdas.

Malproksimaj landoj, kies lingvojn ni ne komprenas. 

KTP…

Por instrui la korelativojn jen bonega metodo :
https://tubaro.aperu.net/v/ytb_mh0PzN1bSJM/