Blogo

18. mai, 2022

Jen la plej malgranda vortaro kiun mi havas. Ĝiaj dimensioj estas 25x32x5 milimetroj. Ĝi donas ŝlosilojn de la leksikono en la franca. Ĝi ne estas tre utila sed restas malgranda kuriozaĵo.

24. févr., 2022

Robotigado de la ilo kaj lobo-amputado de la homoj
Sur
https://sites.google.com/
mi kreis interretejon
https://sites.google.com/site/expokavlan/
Mi hazarde malkovris ke flibustro ŝtele kopiis mian retejan ekspozicion ĉi tie :
https://sites.google.com/site/mechkourmichel/

Tio ŝajnas al mi tiom stulta ke la ŝtelisto, sub la nomo de « mechkourmichel» (Michel Mechkour), nek ŝanĝis la bonvenan paĝon, nek mian subskribon sur la pentraĵoj.
Kaj mi ne vidas tion kion li povas gajni per la kaptado de malgrandigitaj fotografaĵoj de miaj pentraĵoj ĉar la originaloj lokiĝas ĉu ĉe mi, ĉu en amatoraj kolektoj.

La dika problemo restas ke mi ne sukcesis malaperigi la piratan interretejon per la gastiganto de la ŝtelisto kiu estas neniu alia ol Google.
Mi sukcesas nur rilati ĉu kun robotoj kiuj ne estas programitaj por kompreni la problemon, ĉu kun homaj agantoj sed kiuj ne kompetentas por tute simple malestigi la piratitaĵon.

En franca lingvo la sama artikolo estas legebla

Estimata leganto, se vi trovas eraron aŭ malklarecon en mia teksto, mi invitas vin : 
" Helpon ! "
…helpu min en la korektado de miaj artikoloj. 
Por tion fari, sufiĉas lasi komentojn.

21. févr., 2022

Esperanto estas la tipo perfekta de aglutina lingvo kies vortoj konsistas plejparte el senŝanĝaj morfemoj ( PIV « aglutin/i Z transitiva ») tio signifas ke en esperanto, la plej ofte, la vortoj naskiĝas per kunmetado de radikoj.
Por ke vorta kunmetaĵo restu klare komprenebla necesas ke la eniro de la radikoj kaj gramatikaj elementoj kiuj eniras en la kunmetaĵoj respektu logikan ordon.
Ekzempoj : Pluv-mantel-o (radiko+radiko+finaĵo= vorto) ; Mal-varm-um-i (radiko+radiko+radiko+ finaĵo= vorto) ; Oni povas facile multobligi la ekzempojn, okulvitroj, sunokulvitroj, velŝipoj, stelaro, resaniĝi, triangulo, ktp…
La sistemo estas simpla kaj logika kaj oni povas diri ke la aglutineco permesas malpufigi la vortaron de esperanto.
Sub ĉi tiu prilumado la vorto TERPOMO povas aspekti kiel strangaĵo ĉar ĝia senco ne estas tuj komprenebla per simpla analizo de ĝia kunmetado.
Kompreneble oni povas pliriĉigi sian vortrezoron sen plu cerbumi kaj simple akcepti la vorton « terpom’» kiel simpla radiko sed se oni volas pliriĉigi sian kulturon oni povas ankaŭ ekzameni pli atente la naskiĝon de ĉi tiu vorto.

Por tion fari necesas ekzameni la historion de la lingvo kiu lokiĝas en la etimologio de la eŭropaj lingvoj.

Jen traduko de artikolo-parto trovebla en "Le Robert dictionnaire historique de la langue française 1992)

« 
POMME DE TERRE [(eo)TERPOMO ] Substantivo, sintagmo ekzistanta longtempe antaŭ ol preni la nunan sencon estas formigita (ĉirkaŭ 1240 en anglo-normanda, 1488 en franca el Francio) per pomme*(pom’) en la malnova senco de «frukto de» kaj terre* (ter’) laŭ la modelo de la latina malum terrae kiu signifis diversajn vegetalojn : la ciklameno (pseŭda-Apuleo, Oribaso), l'aristolokio (PIino), la mandragoro (Isidoro, pseŭda-Dioskorido), tubero (« tubercule » en franca) aŭ ia kukurbo.
En malnova franca kaj ĝis la 18a jarcento, pomme de terre (terpomo) signifas tubera radiko, manĝebla tubero : en anglo-normanda tubero aŭ kukurbo ; en meza franca, ĝi rilatas kun aliaj signifoj de la latina, la radiko de la mandragoro (1488) kaj, la ciklameno (15a jarcento donita samvalora kiel malum terrepain de pourceau [pano por porko]). Estas same por «aristolokio» (1562), sencokiu aperas en verko de Plino. Pomme de terre(terpomo) estis poste uzita por signifi la topinamburo aŭ tubera helianto (1655), senco konservita je la komenco de la 18a jarcento en konkurenco kun poire de terre (piro el tero) antaŭ esti anstaŭigita de topinamburo, prunteprenaĵo al la etna nomo de la Tupisoj en Brazilo.
Sciante ke tio kion ni nomas hodiaŭ terpomo [(fr) pomme de terre] estas vegetalo veninta el Andoj, el Ĉilio kaj Peruo, disigita en Germanio tra Hispanio kaj Aŭstrio ek de la fino de la 16a jarcento, kaj estante penetrita en Francion tra la orientaj regionoj, verŝajnas ke la nuntempa senco (1750) rezultas el formado sendependa de la malnova vortgrupo (fr)pomme de terre [(eo)Terpomo].
Ĝi konsistigus paŭsaĵon de la nederlanda aardappel aŭ de la dialekte germana Erdapfel.
La unua elemento ( aard- kaj erd ) signifas la teron en la germanaj lingvoj kaj la dua (appel kajapfel ) signifante la pomon en pluraj indoeŭropaj lingvoj (malnova slava, lituania).
Ĉi tiuj vortoj signifis antaŭe same kiel en la franca — diversajn plantojn kun tuberaj radikoj aŭ kun rondaj fruktoj, per traduko de la la latina malumterrae ; La meza nederlanda erdappel estis uzata por la radiko de la mandragoro, la malnova halta germana ertapfel utilis por « frukto kreskante en tero ». Sed Erdapfel, estis uzata por la solanum tuberosum esculentum ek de la 17ajarcento. La moderna senco de pomme de terre [(eo) terpomo] ĝeneraliĝis pro la agado de la filantropa agronomo Antoine Augustin Parmentier kiu, ek de 1773 (Kemia ekzameno de la terpomoj), klopodis disetendigi en Francio la uzadon de la nova tubero kies nutaj kvalitoj estis studitaj de li dum ses jaroj pasitaj en Germanio.
En ĉi tiu signifo, pomme de terre [(eo)terpomo] indikas samtempe la manĝeblan tuberon kaj la planton (1750).
La uzadoj figuraj kaj familiaj, en la esprimoj nez en pomme de terre [(eo) terpoma nazo] kaj sac de pommes de terre [(eo) terpoma sako] « virino dika kaj disformita », kaj ankaŭ « persono malbone vestita », aperas ek de la dua duono de la 19a jarcento.
La komponaĵo eniras en la nomojn de kuiraj preparaĵoj [(fr)pommes de terre frites —> frire, au four, en robe des champs, sous la cendre, etc] [(eo) frititaj terpomoj —> friti, bakitaj, en kamporoboj, sub la cendro, ktp] En kelkaj el tiuj uzadoj, ĝi ofte estas resumita en POMME (1913. pommes soufflées) [(eo) POMO (1913. pufigitaj terpomoj)] ; la risko de konfuzo kun frukto estas tiel ĉi evitata kun la aldonaĵo « pomme fruit » pomo frukto kiam temas pri kuireja preparo en kio la frukto eniras, sed la kunteksto permesas eviti iajn dubosencojn (boudin aux pommes) [(eo) pomobudeno].
La indikoj de la tubero, ĉefe en ĝia nutra aspekto, dispatigas sin en la nuntempa franca inter pomme de terre, ofte reduktita en pomme en pomme frites, pommes chips, pommes purée, ktp., kaj patate*, komence populara poste familia kaj tre uzata. Male, en Kebeko, la normala vorto, patate, estas hodiaŭ konkurencata de pomme de terre.

Estimata leganto, se vi trovas eraron aŭ malklarecon en mia teksto, mi invitas vin : 
" Helpon ! "
…helpu min en la korektado de miaj artikoloj. 
Por tion fari, sufiĉas lasi komentojn.

7. févr., 2022

De ULISO al PARMENTIER 
(de legendo al historio)

Sekve al mia antaŭa artikolo pri la trojĉevalo…

Alia ruzo povas montri sin tiom efika kiom trojĉevalo.
Mi pensas pri strategio uzita de Antoine-Aŭgustin Parmentier
(1737-1813) por enkonduki la kultivadon kaj konsumadon de la terpomo en Francio.
La problemo por Parmentier ne estis pli simpla ol por Uliso. La malamikoj de Parmentier estis la antaŭjuĝoj kiuj malhelpis la naskon de gravega progreso.

La terpomo estus povinta eviti la amasmortigajn malsategojn kiuj ofte revenis en Francio dum la XVIIIa jarcento.
Unu el ĉi tiuj lastaj malsategoj okazis dum la vintro 1769-70.
Sekve al ĉi tiu gravega nutromanko, l'Akademio de Besancon (prononci Bezanson) organizas konkurson por trovi solvojn kontraŭ tiu plago.
Parmentier, milita apotekisto en 1772, partoprenas en ĉi tiu konkurso kaj ricevas rekompencon por sia tezo "Pri la vegetaloj kiuj povus en malsatega tempo anstataŭi ĉi tiujn kutime uzatajn en la homa nutro".
Post la ricevo de sia prezo, Parmentier iĝis la reklamisto de la terpomo. Eldonante multajn konsilojn por ĝia kultivado kaj ĝia konservado, li organizis bankedojn en kiuj nur la tuberoj estis uzataj, de la supo ĝis la likvoro ekstraktita el ĝi !
Ne nur teoriema, li sukcesis obteni la subtenon de la aŭtoritatuloj por instigi la popolon al konsumado de la terpomoj.
Strategio kiu restis fama...
En ĉi tiu epoko, sur la ebenaĵo "des Sablons", en la vilaĝeto Neuilly-sur-Seine, apud Parizo, lokiĝis manovra kampo por la pariza garnizono. Parmentier obtenis de Louis XVIa (Ludoviko la deksesa) la permeson krei kampon por eksperimente kultivi terpomojn. Je la disflorado, la reĝo ricevis florojn kiujn li okultire portis ĉe sia butontruo la 24an de aŭgusto 1786. Post la rikolto, iu plado de ĉi tiu legomo ĉiutage estis servata en la kortego de Versailles. La proksimuloj de la reĝo imitis la ekzemplon de Parmentier.
Dank'al ĉi tiu unua parto de sia manovro Parmentier kun la apogo de la reĝo estis kreinta modon per lerta reklama kampanjo sed la sukceso ne estis ankoraŭ tute atingita.
Tiam la genia apotekisto aldonis novan ruzon al sia strategio.
Por allogi la marodantojn kaj aldoni la valoron de la malpermeso al la kultivataj tuberoj, Parmentier obtenis ke la kampo estu gardata de militistoj de la najbara garnizono. Sed se la kampo estis firme, serioze kaj okulfrape gardata dumtage, ĉiujn noktojn la gardistoj ricevis la ordonon "dormu !". Kompreneble en la najbaro oni rapide komprenis ke la altvaloraj tuberoj estas facile kaj senriske ŝteleblaj nokte. Tiel la plantaĵoj disiĝis ĉirkaŭ la eksperimenta kampo kaj la terpomo, iom post iom iĝis popola mangaĵo. Tro malrapide tamen por eviti la revolucion de 1789 kies unu el la kaŭzoj estis la ripetado de la malsategoj. Katastrofoj kiuj de tiam, ne plu okazis tiom grave en Eŭropo dank'al la terpomo.

KOMPARO :
La antikva ĉevalo de Trojo kaj la historia strategio de Parmentier estas ambaŭ geniaj sed dum la unua estas militdevena, kruela kaj malicega, la dua restas paca, vivdona kaj humanisma.

KROMAJ PRIPENSOJ :
Hodiaŭ la trojĉevala strategio ne perdiĝis. Oni eĉ povas rimarki ke ĝi restas tre laŭmoda en politiko, komerco, merkato, financo, vendotekniko, informado, komputila sekureco...
Ĉu, ekzemple multnombraj televidaj programoj ne estas simplaj allogiloj por reklamado kaj propagando ? Ili kvazaŭ malkaŝe funkcias kiel trojĉevaloj por enirigi mensogojn en la menson de konsumantaro kaj civitanaro.

La strategio de Parmentier ne ŝajnas tiom laŭmoda...
Oni povas sin demandi kial la esperantista propagando ne inspirus sin pli el Parmentier ol el Uliso ? Tiom pli, ke la reklamaj teknikoj postulas monrimedojn kiujn la esperantista komunumo ne posedas kaj ke la ruzo de Parmentier taŭgas multe pli por pacemaj celoj en humanismo...

Estimata leganto, se vi trovas eraron aŭ malklarecon en mia teksto,
mi invitas vin : " Helpon ! " …helpu min en la korektado de miaj artikoloj.
Por tion fari, sufiĉas lasi komentojn.

3. févr., 2022

Ni rememoru al ni la legendon de la ĉevalo de Trojo :
Okaze de la homera milito kiu daŭris dum dek jaroj inter la grekoj (aĥajens) kaj la troĝanoj, la grekoj konstruigis de Epeios grandan vakuan ĉevalon el ligno. Uliso (Odisseŭs) kun ataka taĉmento el kelkaj soldatoj sin kaŝis en la grandan statuon kiu estis lasita antaŭ la pordego de la urbo.
Ŝajnigante al sia forlaso de la milito, la tuta greka armeo enŝipiĝis kaŝe kaj fornavigis al proksima insulo.
La troja Sinono, spiono je la servo de la grekoj, konvinkis siajn samurbanojn ke la elligna ĉevalego estis donaco de la grekoj je la honoro de la diino Atena. Malgraŭ la avertoj de Laokoon kaj Kasandra la donaco estis akceptita.
Kredante ke la grekoj rezignis pri la venko, la trojanoj enigis la ĉevalon en la urbon kaj ĝoje festis la pacon ĝis ebria dormo. Tiam Uliso kun sia taĉmento elŝovis sin el sia kaŝujo, malfermis la fortresan pordegon kaj kun la tuta greka armeo kiu diskrete revenintis, tute rabis la urbon, mortigis la homojn kaĝ sklavigis virinojn kaj infanojn.

En nia nunepoka komputila uzado ni retrovas la ruzon de Uliso :
Troja ĉevalo (angle trojan horse) estas, en komputiko, speciala komputila programo kiu pretendas fari certan utilon, sed reale faras la malon, kiel permesi al fremdulo aliri la komputilon kaj legi aŭ ŝanĝi informojn. Kelkfoje la uzanto rimarkas tion sed ne ĉiam. Spionprogramo (angle spyware) estas ekzemplo de programo kiu tiel funkcias.

Por pli da detaloj oni povas legi la paĝon :
https://eo.wikipedia.org/wiki/Troja_%C4%89evalo_(komputiko)

Estimata leganto, se vi trovas eraron aŭ malklarecon en mia teksto,
mi invitas vin : " Helpon ! " …helpu min en la korektado de miaj artikoloj.
Por tion fari, sufiĉas lasi komentojn.