Robotoj kaj homoj
Robotigado de la ilo kaj lobo-amputado de la homoj
Sur
https://sites.google.com/
mi kreis interretejon
https://sites.google.com/site/expokavlan/
Mi hazarde malkovris ke flibustro ŝtele kopiis mian retejan ekspozicion ĉi tie :
https://sites.google.com/site/mechkourmichel/
Tio ŝajnas al mi tiom stulta ke la ŝtelisto, sub
la nomo de « mechkourmichel» (Michel Mechkour), nek ŝanĝis la bonvenan paĝon, nek mian subskribon sur la pentraĵoj.
Kaj mi ne vidas tion kion li povas gajni per la kaptado de malgrandigitaj fotografaĵoj de miaj pentraĵoj ĉar la originaloj
lokiĝas ĉu ĉe mi, ĉu en amatoraj kolektoj.
La dika problemo restas ke mi ne sukcesis malaperigi la piratan interretejon per la gastiganto de la ŝtelisto kiu estas neniu alia ol Google.
Mi sukcesas nur rilati ĉu kun robotoj kiuj ne estas programitaj
por kompreni la problemon, ĉu kun homaj agantoj sed kiuj ne kompetentas por tute simple malestigi la piratitaĵon.
En franca lingvo la sama artikolo estas legebla
Estimata
leganto, se vi trovas eraron aŭ malklarecon en mia teksto, mi invitas vin :
" Helpon ! "
…helpu min en la korektado de miaj artikoloj. Por tion fari, sufiĉas lasi komentojn.
Derniers commentaires