18. mai, 2022

Mia plej eta vortaro Esperanto-Franca

Jen la plej malgranda vortaro kiun mi havas. Ĝiaj dimensioj estas 25x32x5 milimetroj. Ĝi donas ŝlosilojn de la leksikono en la franca. Ĝi ne estas tre utila sed restas malgranda kuriozaĵo.