6. juil., 2022

Sklaveco sen bastono

La soveta Unio faris teruran aĵon :

Dum sia historio, ĝi ŝajne ekstermis preskaŭ ĉiujn tiujn kiuj estus povantaj sopiri al libereco.

La deziro de libereco restas en Ukrainio, en la baltaj landoj, en Georgio sed ne ĉe ni, la rusoj.

Ĉi tiu emo en nia enloĝantaro estis detruita.

Ĝi estas nekomparebla al tiu de la stalina epoko.

Ĉar tiam, la sistemo daŭre batalis kontraŭ ĝi.

Ekzistis granda parto de la popolo kiu malamegis Stalinon kaj sovetismon.

Ne estis sen signifo ke la sistemo bezonis gulagon.

Tio ne plu necesas hodiaŭ.

La enloĝantaro amas la ĉefon sen gulaga neceso.

La sklaveco per bastono teruras sed sen bastono ĝi iĝas ankoraŭ pli teruriga…

 

 

Teksto de Oleg Basilashvili (…fama rusa komediisto)
esperantigita de Yanpetro Kavlan