Blogo

7. févr., 2022

De ULISO al PARMENTIER 
(de legendo al historio)

Sekve al mia antaŭa artikolo pri la trojĉevalo…

Alia ruzo povas montri sin tiom efika kiom trojĉevalo.
Mi pensas pri strategio uzita de Antoine-Aŭgustin Parmentier
(1737-1813) por enkonduki la kultivadon kaj konsumadon de la terpomo en Francio.
La problemo por Parmentier ne estis pli simpla ol por Uliso. La malamikoj de Parmentier estis la antaŭjuĝoj kiuj malhelpis la naskon de gravega progreso.

La terpomo estus povinta eviti la amasmortigajn malsategojn kiuj ofte revenis en Francio dum la XVIIIa jarcento.
Unu el ĉi tiuj lastaj malsategoj okazis dum la vintro 1769-70.
Sekve al ĉi tiu gravega nutromanko, l'Akademio de Besancon (prononci Bezanson) organizas konkurson por trovi solvojn kontraŭ tiu plago.
Parmentier, milita apotekisto en 1772, partoprenas en ĉi tiu konkurso kaj ricevas rekompencon por sia tezo "Pri la vegetaloj kiuj povus en malsatega tempo anstataŭi ĉi tiujn kutime uzatajn en la homa nutro".
Post la ricevo de sia prezo, Parmentier iĝis la reklamisto de la terpomo. Eldonante multajn konsilojn por ĝia kultivado kaj ĝia konservado, li organizis bankedojn en kiuj nur la tuberoj estis uzataj, de la supo ĝis la likvoro ekstraktita el ĝi !
Ne nur teoriema, li sukcesis obteni la subtenon de la aŭtoritatuloj por instigi la popolon al konsumado de la terpomoj.
Strategio kiu restis fama...
En ĉi tiu epoko, sur la ebenaĵo "des Sablons", en la vilaĝeto Neuilly-sur-Seine, apud Parizo, lokiĝis manovra kampo por la pariza garnizono. Parmentier obtenis de Louis XVIa (Ludoviko la deksesa) la permeson krei kampon por eksperimente kultivi terpomojn. Je la disflorado, la reĝo ricevis florojn kiujn li okultire portis ĉe sia butontruo la 24an de aŭgusto 1786. Post la rikolto, iu plado de ĉi tiu legomo ĉiutage estis servata en la kortego de Versailles. La proksimuloj de la reĝo imitis la ekzemplon de Parmentier.
Dank'al ĉi tiu unua parto de sia manovro Parmentier kun la apogo de la reĝo estis kreinta modon per lerta reklama kampanjo sed la sukceso ne estis ankoraŭ tute atingita.
Tiam la genia apotekisto aldonis novan ruzon al sia strategio.
Por allogi la marodantojn kaj aldoni la valoron de la malpermeso al la kultivataj tuberoj, Parmentier obtenis ke la kampo estu gardata de militistoj de la najbara garnizono. Sed se la kampo estis firme, serioze kaj okulfrape gardata dumtage, ĉiujn noktojn la gardistoj ricevis la ordonon "dormu !". Kompreneble en la najbaro oni rapide komprenis ke la altvaloraj tuberoj estas facile kaj senriske ŝteleblaj nokte. Tiel la plantaĵoj disiĝis ĉirkaŭ la eksperimenta kampo kaj la terpomo, iom post iom iĝis popola mangaĵo. Tro malrapide tamen por eviti la revolucion de 1789 kies unu el la kaŭzoj estis la ripetado de la malsategoj. Katastrofoj kiuj de tiam, ne plu okazis tiom grave en Eŭropo dank'al la terpomo.

KOMPARO :
La antikva ĉevalo de Trojo kaj la historia strategio de Parmentier estas ambaŭ geniaj sed dum la unua estas militdevena, kruela kaj malicega, la dua restas paca, vivdona kaj humanisma.

KROMAJ PRIPENSOJ :
Hodiaŭ la trojĉevala strategio ne perdiĝis. Oni eĉ povas rimarki ke ĝi restas tre laŭmoda en politiko, komerco, merkato, financo, vendotekniko, informado, komputila sekureco...
Ĉu, ekzemple multnombraj televidaj programoj ne estas simplaj allogiloj por reklamado kaj propagando ? Ili kvazaŭ malkaŝe funkcias kiel trojĉevaloj por enirigi mensogojn en la menson de konsumantaro kaj civitanaro.

La strategio de Parmentier ne ŝajnas tiom laŭmoda...
Oni povas sin demandi kial la esperantista propagando ne inspirus sin pli el Parmentier ol el Uliso ? Tiom pli, ke la reklamaj teknikoj postulas monrimedojn kiujn la esperantista komunumo ne posedas kaj ke la ruzo de Parmentier taŭgas multe pli por pacemaj celoj en humanismo...

Estimata leganto, se vi trovas eraron aŭ malklarecon en mia teksto,
mi invitas vin : " Helpon ! " …helpu min en la korektado de miaj artikoloj.
Por tion fari, sufiĉas lasi komentojn.

3. févr., 2022

Ni rememoru al ni la legendon de la ĉevalo de Trojo :
Okaze de la homera milito kiu daŭris dum dek jaroj inter la grekoj (aĥajens) kaj la troĝanoj, la grekoj konstruigis de Epeios grandan vakuan ĉevalon el ligno. Uliso (Odisseŭs) kun ataka taĉmento el kelkaj soldatoj sin kaŝis en la grandan statuon kiu estis lasita antaŭ la pordego de la urbo.
Ŝajnigante al sia forlaso de la milito, la tuta greka armeo enŝipiĝis kaŝe kaj fornavigis al proksima insulo.
La troja Sinono, spiono je la servo de la grekoj, konvinkis siajn samurbanojn ke la elligna ĉevalego estis donaco de la grekoj je la honoro de la diino Atena. Malgraŭ la avertoj de Laokoon kaj Kasandra la donaco estis akceptita.
Kredante ke la grekoj rezignis pri la venko, la trojanoj enigis la ĉevalon en la urbon kaj ĝoje festis la pacon ĝis ebria dormo. Tiam Uliso kun sia taĉmento elŝovis sin el sia kaŝujo, malfermis la fortresan pordegon kaj kun la tuta greka armeo kiu diskrete revenintis, tute rabis la urbon, mortigis la homojn kaĝ sklavigis virinojn kaj infanojn.

En nia nunepoka komputila uzado ni retrovas la ruzon de Uliso :
Troja ĉevalo (angle trojan horse) estas, en komputiko, speciala komputila programo kiu pretendas fari certan utilon, sed reale faras la malon, kiel permesi al fremdulo aliri la komputilon kaj legi aŭ ŝanĝi informojn. Kelkfoje la uzanto rimarkas tion sed ne ĉiam. Spionprogramo (angle spyware) estas ekzemplo de programo kiu tiel funkcias.

Por pli da detaloj oni povas legi la paĝon :
https://eo.wikipedia.org/wiki/Troja_%C4%89evalo_(komputiko)

Estimata leganto, se vi trovas eraron aŭ malklarecon en mia teksto,
mi invitas vin : " Helpon ! " …helpu min en la korektado de miaj artikoloj.
Por tion fari, sufiĉas lasi komentojn.

15. janv., 2022

traduko en la franca VIDU

La 27an de majo 2015 la postrestaĵoj de Jean Zay estas translokigitaj en Panteonon (Panthéon) en Parizo.
Je ĉi tiu okazo la francaj esperantistoj ĝojas pro ĉi tiu eniro en Panteonon ĉar ili ne forgesis ke Jean Zay, tiam ministro de la Nacia Edukado, estis subskribinta cirkuleron de la 11a de oktobro 1938 faciligante la nedevigajn kursojn de esperanto en la lernejoj.

Dekses jaroj antaŭe, la ministra cirkulero de la 3a de junio 1922 de Léon Bérard estis malpermesinta ĉian propagandon favore al esperanto en la publika instruado en Francio.

Kiu estis Jean Zay ?

Li naskiĝis la 6an de aŭgusto 1904 en Orleano.
Li estis advokato kaj franca politikisto.
Li estis deputito, consiliano, kaj ministro de la nacia edukado kaj de l’artoj.
Li estas politike maldekstrema, demokrata, laikema kaj defendanta sian patrujo fronte al naziismo kaj ĉia diktaturo.
Lia agado favore al esperanto pruvas ke li estas firme humanisto.

Jean Zayestis murdita de la milico de Petain la 20an de junio 1944 en Molles.

https://fr.wikipedia.org/wiki/Jean_Zay

Kiu estis Léon Bérard ?

Léon Bérard,naskiĝis la 6an de januaro 1876 en Sauveterre-de-Béarn.

Aldone al liaj multnombraj politikaj funkcioj, li estis ano de la beletra premio La Renaissance fundita en 1921 de lia amiko Henry Lapauze ĝis 1940.
Ministro de la Nacia Edukado kaj de l’Artoj en 1919, kaj poste de 1921 ĝis 1924.

En 1923, li estas je la origino de reformo unuigante la unuan parton de la meza lernejo kaj devigante la lernadon de la latina ek de la komenco.

En marto 1925, li estas unu el la katolikaj deputitoj kiuj intervenas en la diskuto pri la Deklarado de la leĝoj pri laikeco, kiun la katolika klerikaro malaprobas alvokante la francajn katolikojn al oponado.

Leon Berard estas ankaŭ la iniciatinto de politiko celante al deviga repatriigado en Hispanion de la hispanaj republikanoj malliberigitaj en la kampo de Gurs : post la liverado al la frankistoj la republikanoj estis senditaj en la koncentiga kampo de Miranda de Ebro por ilin « politike normaligi ». Lia simpatio por la frankismo kontraŭ la hispana respubliko estas tiel ĉi evidentigita.

De novembo 1940 ĝis aŭgusto 1944, li estas ambasadoro en Vatikano (Romo, Italio) de la « Franca Ŝtato » (Etat français de Petain kunlaboranta kun la germana naziismo).
Post la milito, la zorgema kunlaborinto de Petain, tre prudente restas en Rome tiel ĉi evitante la purigadon kiu sekvas la liberadon de Francio.
Poste kiam la eventoj estas kvietiĝintaj, li revenas daŭrigi sian karieron de oportunista reakciulo en la Franca Akademio.
Li mortas en 1960 en Parizo.

https://fr.wikipedia.org/wiki/L%C3%A9on_B%C3%A9rard_(homme_politique)

Ni komparu la du homojn :

Léon Bérard, la obskurantista bigoto, kunkulpante kun la frankismo,  kun la pétainismo kaj per la kunlaborado kun la naziismo, distingis sin per sia malamego al esperanto.

Jean Zay, la humanisto inspirita de la lumoj, patrioto murdita la la milico de Petain, heroo inda je la akceptado en Panteono franca, klare pruvis sian apogon al esperanto.

L'antagonismo inter ĉi tiuj du historiaj rolintoj bone ilustras la distingadon kiu sin trudas inter la sekta malamego de la unu kaj la humaneca idealismo de la alia.

La esperantista idealo lokiĝas bone en la kampo de la racio kaj la malhela sektemeco malamega kiu al ĝi malamikas povas nur prilumi ĝin.

Estimata leganto, se vi trovas eraron aŭ malklarecon en mia teksto,
mi invitas vin : " Helpon ! " …helpu min en la korektado de miaj artikoloj.
Por tion fari, sufiĉas lasi komentojn.

2. nov., 2021

STRANGA DETALO
Iam, en libro aŭ revuo pri arto, la reproduktaĵo de pentraĵo el la 18a jarcento, allogis mian atenton per detalo.
La verko estas portreto sed en la pentraĵo alia pentraĵo estas reproduktita.
En ĉi tiu dua pentraĵo lokiĝas virino mamnutranta maljunulon.
Mi tuj deduktis ke ĉi tiu stranga bildo estas verko de Jean-Jacques Bachelin kiu estas la franca pentristo kies portreto estas la temo de la ĉefa pentraĵo.

La aŭtoro de la portreto estas la sveda pentristo Adolf Ulrik Wertmüller malrekta kuzo de alia sveda kaj fama pentristo Alexandre Roslin.

La tri pentristoj kiujn mi ĵus citis restas sufiĉe famaj por ke iliaj biografioj kaj kelkaj fotaĵoj de iliaj verkoj estas troveblaj sur Interreto.

Bedaŭrinde mi perdis la dokumenton kiu kaptis mian atenton.
Mi nur retrovis la skizon per sangvino kaj akvarelo rapide desegnita de mi antaŭ pli ol tri jardekoj.

Mi imagas ke ĉi tiu stranga bildo de mamnutrado verŝajne ilustras rakonton.

Eblas ekzemple, ke ĉi tiu nutristino provas savi mortantan maljunulon kiu ne plu povas manĝi normale.

Mi ŝatus scii pli pri ĉi tiu pentraĵo…
Kiu scias, eble leganto de ĉi tiuj linioj alportos al mi kelkajn klarigojn… ?

 

Estimata leganto, se vi trovas eraron aŭ malklarecon en mia teksto,
mi invitas vin : " Helpon ! " …helpu min en la korektado de miaj artikoloj.
Por tion fari, sufiĉas lasi komentojn.

26. sept., 2021

LA MOUCHE ET L’ARAIGNEE

LA MUŜO KAJ L’ARANEO

Elle n’en faisait qu’à sa tête,

Li agis sen zorgo eta,

la petite mouche coquette !

la muŝideto koketa !

Elle volait et bourdonnait,

Fluge kaj zume iris,

tournait, dansait, virevoltait.

flirtis, dancis kaj rondiris

Sa mère lui disait : ne t’éloigne pas trop.

Lia panjo diris: restu proksime la plej.

Même quand tu as soif ne va pas au bistrot,

Eĉ soifante ne flugu al drinkej’,

regarde où tu te poses et fuis tous les humains,

rigardu kien ci flugas kaj evitu homojn,

les lacs, les animaux, la pluie et les gamins.

la lagojn, la bestojn, la pluvon kaj la domojn

Ne va pas chez les gens en train de déjeuner,

Dum festenoj manĝotablojn ne alproksimiĝu,

attends qu’ils aient fini et fais-toi très discret ;

atendu ĉiam la finon kaj tre diskretiĝu ;

Mouche, mon fils, prends garde à toi,

Muŝo, filo mia, gardu cin

car si toi tu les aimes, eux ne t’aimeront pas.

ĉar se ci amas ilin, ili ne amos cin

Mais la petite mouche cherchait les aventures

Sed la eteta muŝo serĉis la aventurojn

et partait se poser très haut sur les toitures.

kaj foriris altege sur la tegmentojn

Rien ne lui faisait peur, elle aimait tant la vie !

Li nenion timis ĉar lin amis la vivo !

Pour elle la journée s’écoulait sans souci :

Por li la tago fluis sur facila deklivo :

explorer les maisons, entrer chez les humains,

eksplori la hejmojn, de domo en domon,

tournoyer autour d’eux, se poser sur leurs mains,

surflugi ĉiujn homojn kiel aerodromon,

chanter zeuzeuzeuzeu sans penser au danger,

kanti zumzumzum sen pensi pri danĝero,

voilà ce qui plaisait à ce cerveau léger.

jen kio plaĉis al frivola diptero.

Quand ils avaient mangé,

Post manĝintis ili,

elle se régalait

ĉion frandis li

d’une goutte de vin,

de la guto da vino

d’une miette de pain.

ĝis la panero fino.

Et en toutes saisons,

Kaj en ĉiuj sezonoj,

elle aimait les balcons.

Lin logis la balkonoj.

Un jour elle aperçut une curieuse fleur

Iam li ekvidis tre strangan floron

tendue vers le ciel bleu dans toute sa splendeur.

streĉita al ĉielo ĝi ja montris la gloron.

La petite mouche se posa en chantant

La muŝeto alflugis tuj sen prudento

sur ce bel astre étrange qui tremblait dans le vent.

sur la belegan astron tremantan en la vento.

Mais quel était ce piège ?

Ĉu estis ia kaptilo ?

Et par quel sortilège

Pro kiu sorĉalkemilo

restait-elle collée

gluantas hororo

à cette fleur d’été ?

en ĉi aĉa floro ?

Une bête au corps rond, munie de longues pattes,

Besto ronde korpa, kun ege vilaj kruroj,

bouche hideuse , aussi terrifiante qu’Hécate,

faŭkoj inferaj, en mezepokaj pikturoj,

s’avançant lentement, manifesta sa joie,

antaŭen iranta, lente ĝoje paŝanta,

en découvrant sa proie, promesse d’un repas.

ekvidante la predon, manĝo promesanta.

Cette fois c’est fini, pensa la mouche en pleurs,

Ĉi foje jen la fino, pensis la muŝo en ploro,

adieu le ciel, adieu les fleurs,

adiaŭ la ĉiel’, adiaŭ la floro

adieu la rosée du matin,

adiaŭ matine, la roso

les brins d’herbe sur le chemin.

la herbero kaj la ŝoso,

Elle va me croquer,

Min krakmanĝos tuj,

cette horrible araignée,

aĉa araneo huj,

je vais mourir bientôt,

mi baldaŭ mortos,

lui servir de gâteau !

neniu raportos !

Une ombre s’approcha,

Ombro alproksimis

et la toile trembla.

La tolaĵo tremis

Une main secourable détruisit la prison,

Helpema mano detruis la karceron,

et la petite mouche s’envola sans façons.

la eta muŝido prifuĝis la danĝeron.

Peut-être sera-t-elle à l’avenir plus sage,

Eble estontece li iĝos pli prudenta,

peut-être fuira-t-elle araignées et orages.

Eble araneon evitos li atenta.

Consternée, déprimée, l’araignée s’indigna.

Konsterne, deprime, plendas la araneo

« Plus rien à dévorer !

« Nenio manĝota ! 

Ma proie s’est envolée.

Mi restas idiota.

Pas de dîner pour moi,

Manĝo mankas al mi,

on ne m’apprécie pas,

neniu por min ami,

à part Victor Hugo qui m’offrit un poème

krom Viktor Hugo en sia verkamas’

dans lequel il disait : mon araignée, je t’aime . »

kiu ie skribis : arane’ mia, mi cin amas. »

Mais aimait-il les mouches, le poète au grand front ?

Ĉu la muŝojn amis la grandfronta poeto ?

Aurait-il lui aussi sauvé le moucheron ?

Ĉu ankaŭ dank’al li savintus la muŝeto ?

La vie est un bal triste où l’on s’entre-dévore,

Vivo tristas en balo kiu intervoras,

ce qui comble les uns, les autres le déplorent.

tio kio ĝojigas iujn, la aliaj ĝin priploras

© Danièle Gasiglia-Laster

Fablo de Danièle Gasiglia-Laster
esperantigita de Jean-Pierre Cavelan
kun la permeso de la aŭtorino