Blog

Pri Bondeziroj
Se ni estus raciaj estaĵoj, ni ne dezirus unu al la alia feliĉan novan jaron, kun bona sano, amo, mono, kaj kelkaj aliaj malgrandaj aferoj intertempe. Por multaj homoj, kiuj ricevas novjarajn salutojn, plia jaro pli aĝa signifas — almenaŭ statistike — pliigitan probablecon de sanproblemoj (kaj, eĉ pli ironie, kelkaj el la maljunuloj, al kiuj ni deziras feliĉan novan jaron, ne vivos ĝis la fino...). Krome, ekonomie parolante, por granda parto de la loĝantaro, la pasantaj jaroj emas malfaciligi aferojn kaj ne ilin faciligi. Kaj amo? Ĝi daŭras tri jarojn, kiel ĉiuj scias... sed feliĉe, foje multe pli longe! Sed jen la afero: por bone aŭ por malbone, ni ne estas raciaj estaĵoj. Do, se sendi bondezirojn alportas plezuron (doni aŭ ricevi) almenaŭ por momento, kial ĉesigi tradicion? Konsciante ke ili estas vanaj sed tre bonintencaj: Ricevu do, miajn plej elkorajn bondezirojn por la jaro 2026-a!
7 janvier 2026
Sukceso aŭ fiasko?
Mia kabeinta amikino Jana sendis al mi ĉi tiun libron kaj amikan poŝtkarton → Kara Jean-Pierre, mi sendas al vi ĉi tiun libron (Ilustrita Vortaro de Esperantaj Onomatopeoj kaj Interjekcioj) kiun miaj japanaj amikoj kaj fidelaj esperantistoj sendis al mi. Mi trovas vin optimismaj pri Esperanto. Mi bedaŭras, ke ĝi ne sukcesis, eĉ se mi malŝatas la ĉie-estantan anglan lingvon. Sed, ve, ni devas akcepti la realon de la mondo… Jen mia respondo → Kara Jana, Tre dankon pro ĉi tiu bonega libro, "Ilustrita Vortaro de Esperantaj Onomatopeoj kaj Interjekcioj"! Ĉi tiu libro estas des pli bonvena, ĉar mi ankoraŭ laboras pri la bildstrio "Vivo de Zamenhof kaj Historio de Esperanto". Mi konsentas kun vi, ke esti esperantisto malkaŝas ian optimismon. Dum Donald Trump, Xi Jinping, Vladimir Putin, Benjamin Netanjahu, ktp., regas super nia malgranda, kaj endanĝerigita planedo. Oni evidente devas konservi fortan optimismon, por resti esperantisto. Sed resti optimisma ne signifas iluziiĝon pri la estonteco
31 décembre 2025
PREPARADO de KURSO dum staĝo
STAĜO EN ESPERANTO LA 22-AN KAJ 23-AN NOVEMBRO 2025 2A GRADA KURSO [Ekzemplo] Partoprenintoj → 1 FREDERIC 2 MARIE HELENE 3 ROMAIN 4 DENISE 5 MARC 6 LUCAS 7 PAULETTE 8 JULIETTE 9 CLAIRE 10 JEAN-PIERRE (Kursgvidanto) Horaro Sabato 9H → 12H 15H → 19H Dimanĉo 9H → 12H Kurso-plano Interkonatiĝo per etikedoj. Mi estas la gvidanto de la kurso. Juliette Legas mian prezenton en Esperanto por mi N°9. Notinde → Horizonto → Japana eldonejo → HORI Jasuo Portretoj de Helgä Plötner. Mi prezentas na Julieta. Ĉiu povas sin prezenti unu post la alia. Dialogo por interŝanĝi pri la celo de ĉiu. Korespondado, legado, lokaj renkontoj, internaciaj renkontoj, aliaj celoj… Ekzercoj de legado laŭvoĉe por trejni sian parol’ kaj kompren’ kapablon. Legado unu post la alia de la libroj: *Referencoj de la uzitaj libroj → Kuniks la kuniklo ĉe https://yanpetro-kavlan.fr La kantanta arbo Éditions Hérouville-Espéranto ISBN 978-2-9599130-0-6 Gu kaj Pil la vulpidoj ĉe https://yanpetro-kavlan.fr ISBN 978-2-3221638-0-9 Bras
3 décembre 2025
Vie de Zamenhof (Création de la bande dessinée sur la…)
Création de la bédé sur la vie de Zamenhof → https://yanpetro-kavlan.fr/qui-suis-je/zamenhof-vivo La BD numérique peut déjà être lue dans son intégralité ici → https://photos.app.goo.gl/KsNZ9uo6DTn8LdnUA ou en espéranto → https://photos.app.goo.gl/yAJRkXjDKZNB3Uur9 → Adaptation en album papier →Le travail a commencé… Présentation de la bande dessinée en album sur papier. Seules les premières pages sont à découvrir en espéranto puis en français → https://photos.app.goo.gl/mZgJvrBmwmiPpdgT8 Dans cette œuvre très ambitieuse, des collaborateurs bénévoles (…tout comme moi) sont indispensables. Les tâches sont multiples : recherche historique, documentation, vérification, correction, amélioration, dessin, traduction, mise en page, édition, publicité, etc. Réciproquement en compensation, chacun se forme au travail collaboratif en ligne dans un cercle convivial partageant le même idéal. En 2022, j’ai commencé en dessinant et en racontant l’histoire tout seul, puis des amis sont rapidement arri
9 novembre 2025
Vivo de Zamenhof (Kreado de  bildstrio pri la…)
Kreado de la bildstrio pri la vivo de Zamenhof → https://yanpetro-kavlan.fr/qui-suis-je/zamenhof-vivo La diĝita komikso estas jam tute legebla tie ĉi → https://photos.app.goo.gl/yAJRkXjDKZNB3Uur9 → Adaptado al surpapera albumo →La laboro komenciĝis… Prezento de la bildstrio en papera albumo. Nur la unuaj paĵoj estas malkovreblaj → https://photos.app.goo.gl/mZgJvrBmwmiPpdgT8 En tiel ambicia verkado, mi invitas senpagajn (…same kiel mi) kunlaborantojn. La laborkampoj estas multaj : historia serĉado, redaktado, kontrolado, korektado, plibonigado, dokumentado, desegnado, tradukado, enpaĝigado, ktp. Ĉiu bonvolemulo (…preferinde esperantista) estas bonvena. Reciproke kaj rekompence, ĉiu trejnas sin en interreta, amika kaj samideana kunlaborado. Ĝis nun, de 2022, mi komencis desegni kaj rakonti sole, kaj rapide geamikoj venis por min helpi. Ni ĉiuj kunlaboras por plibonigi la tekston kaj aperigi la bildstrion felietone en Esperanto-Info (Esperanto-Info estas trimonata revuo en Esperanto kun
9 novembre 2025
INVERSITA LEGADO DE LA MONDO
Kiam oni parolas al iu ajn pri Esperanto, tri reagoj povas sin prezenti : « — Kio estas Esperanto ? » (…el persono, kiu neniam aŭdis pri la nomo Esperanto.) « — Esperanto… ? Ĉu ĝi daŭre ekzistas ? » (…el persono, kiu aŭdis ion iam pri Esperanto sen antaŭjuĝo.) « — Esperanto fiaskis ! » (…el persono kiu aŭdis sed de longtempe ne plu ricevis bruon pri Esperanto ekcepte malfavorajn informojn.) Kiel reagi en la 3 kazoj ? En la 2 unuaj kazoj ne igas problemon, sufiĉas informi la interparolanton pri la nuna uzado de Esperanto. Kelkaj ligiloj al interesaj esperantistaj interretejoj permesas pruvi ke Esperanto pluvivas. La tria reago « — Esperanto fiaskis ! » povas vundi la plej entuziasman varbiston. Kion respondi al ĉi tia konvinkita antaŭjuginto ? Lia juĝado estas firme farita kaj sen apelacio… Lin informi ne utilas ĉar la antaŭjuĝo estas fortika murego. Mi proponas alian strategion kaj proponi alian demandon : « — Ĉu vi pensas, ke la mondo prosperas kun : Klimata ŝanĝiĝo, Ekologiaj problem
20 octobre 2025
Ce blog n'est pas disponible pour le moment. Essayez d'actualiser la page ou revenez plus tard. Nous nous excusons pour la gêne occasionnée
: