Blog

BREMSOJ kaj AKCELILOJ
ĈU VI DEZIRAS PARTOPRENI MIAN ENKETON? Uzu la mesaĝilon de ĉi tiu butiko por skribi al mi viajn ideojn! Esperantisto, Vi ja cerbumis pri ĉi tiu duobla demando.→ "Kio bremsas, kaj kio akcelas la prosperon de l'esperantismo?" aŭ "Kio malfavoras, kaj kio favoras la uzadon de Esperanto en la tuta mondo?" Vi certe intime trovis viajn respondojn. Se vi bonvolas, vi povas uzi la mesaĝilon de ĉi tiu butiko, por skribi al mi viajn ideojn. Mi uzos la (anonimigitajn) rezultojn de ĉi tiu enketo, por pripensigi la partoprenantojn al esperantista staĝo pri la temo de ĉi tiu duobla demando… Koincide mi retrovis artikolon de Gaston Waringhien pri ĉi tiu temo. La artikolo lokiĝas en la libro "1887 kaj la sekvoj…, Eseo IV" ISBN 90-71205-33-9 de la Eldonejo Frandra Esperanto-Ligo "Stafeto" Se vi tion deziras, mi povas sendi al vi (senpage) la eltiraĵon en la formato .pdf Sufiĉas peti la artikolon "la obstinaj baroj" per la mesaĝilo de ĉi tiu butiko…
19 juillet 2025
Lernilo por GIMPo
En Esperanto Mi kreis lernilon por esperantisto dezirante uzi GIMPon. Mia lernilo estas donacebla (sen page) al ĉiu esperantisto. La lernilon estas plibonigebla laŭ la petoj kaj proponoj de la legantoj. Por ricevi la lernilon en PDF sufiĉas peti ĝin per la mesaĝilo de ĉi tiu butiko. Antaŭ ĉio necesas legi la ĉefajn informojn pri GIMP en Wikipedia.org: https://eo.wikipedia.org/wiki/GIMP GIMP estas instalebla kaj funkcias sur la sistemoj Linuks, Microsoft kaj Mac. GIMP por poŝtelefono entenas nur kelkajn funkciojn. Estas supozita ke la programaro estas instalita sur la komputilo. La interfaco estas konfigurebla laŭ deziroj de la uzanto. La ekrankaptaĵoj korespondas al konfigurado de la aŭtoro de ĉi tiu lernilo.
18 juillet 2025
KIAL PROJEKTO SUKCESAS?
Vivo de ZAMENHOF kaj Historio de ESPERANTO Sukcesa kreita bildstrio Kiam projekto de verkado persistas ĝis sia konkretiĝo, la rezulto atentigu la esperantistaron. KIAL PROJEKTO SUKCESIS? La projekto utilu. La projekto kolektiviĝu. Dispartigo de la taskojn inter la partoprenantoj organiziĝu. Efikeco de la kunlaborado perfektiĝu dank'al la sperto de ĉiu. Neniu egocentrismo malutilu al la sukceso. Kritiko celante plibonigadon estu ĉiam bonvena. Estimata leganto, Ĉu vi povas kompletigi ĉi tiun analizon? …Sed antaŭ alporti vian vidpukton, eblas ekscii iom pli pri la verkadon → https://yanpetro-kavlan.fr/qui-suis-je/zamenhof-vivo La sekvo estas jam komencita → https://yanpetro-kavlan.fr/qui-suis-je/zamenhof-vivo-volumo-2-a
16 juillet 2025
Ateismo mia
En mia junaĝo en elementa lernejo mi aŭdis aliajn diraĵojn : "— Mi estas katoliko. — Ni ankaŭ! — Ni estas protestantoj. — Ni estas judoj. " Kaj se en ĉi tiama epoko estintus en la lernejo araboj mi estus verŝajne aŭdinta: "— Ni estas muzulmanoj." Neeviteble, iam la religiemuloj pridemandis min: "— Kaj vi, kio vi estas?" Mi ja komprenis, ke temis pri religiaj kredoj, do mi respondis: "Mi ne estas diokredanto." Ĉiuj mirigite ekkris: —"Sed do, vi estas nenio!?" Mi konsentis: "— Vi ĉiuj pravas: Mi estas nenio." En Esperanto, oni tuj komprenas, ke ĉi tiu frazo estas sensenca. Nenio ne povas paroli por diri, ke "ĝi" estas nenio. Sed en la franca lingvo: "Vi estas nenio." = " Tu n'es rien." (prononco "ty ne riɛ̃." per la internacia fonetika alfabeto) la infanoj diras :"T'es rien." kiu aŭdiĝas same kiel "Terrien". [ (en la franca): "Terrien" = "Terano" (en esperanto) KONKLUDE: Mi ne estas nenio, mi estas TERANO. Dum longtempe mi pensis, ke mi estis agnostikisto. Iam mi iomete cerbumis kaj konk
1 juillet 2025
Demando de Verda Kato
Saluton Esperantisto! Esperanto estas internacia lingvo por ĉiu inteligenta kaj pacema homo. Jen ĉi matena demando mia → Kial ĉi tiu racia propono renkontas tiom da malfacilaĵoj, anstataŭ facile kaj plene sukcesi? Kun via permeso, mi kolektos viajn respondojn… Elkore samideane 😊 Respondoj kaj reagoj de legintoj → Andreas K. Mi ne scias, kiom da malfacilaĵoj renkontas la ideo, uzi Esperanton, kiel interlingvon. Miasperte ofte estas tiel, ke homoj ne scias, kio Esperanto estas kaj ke ĝi ekzistas. Mia konjekte al tia nekonado grave kontribuas la esperantistoj per sia malabunda uzado de Esperanto tie, kie tian uzadon rimarkus ankaŭ neesperantistoj. Sed estas vane ĉiam denove atentigi prie, ĉar tro da esperantistoj simple ne volas shanĝi sian Esperanto-uzadon ne rimarkatan de ankaŭ neesperantistoj en rimarkatan de tiaj. Eĉ se prosperon de Esperanto volus malhelpi iu registaro, ĝi nuntempe ne bezonus fari apartajn tiucelajn paŝojn, ĉar: La parolantoj de Esperanto ne iĝas ĝin sufiĉe videbla,
21 juin 2025
FUĜINTO EL MALLIBEREJO
Neniu konas la estonton. La aŭguristoj ŝarlatanas. Al la babela problemo (fonto de la ĉefaj intergentaj miskomprenoj) Ludoviko Lazaro Zamenhof trovis solvon en 1887. La ignorantaj homamasoj nenion scias, nek pri la problemo, nek pri la solvo. En la menso de la malpli ignorantaj, foje eĉ intelektuloj, nestas malfavoraj kaj fortikaj antaŭjuĝoj kontraŭ la nocio de"Lingvo Internacia". Inteligenta amikino nediskuteble diris al mi « Esperanto fiaskis. ». Mi nur havis la tempon por repliki per demando « Ĉu paco kaj humanismo sukcesis? » Certe, Esperanto restas konfidenca sed tio ne signifas fiaskon… En la esperantistaro oni volis distingi inter la raŭmistoj kaj la finvenkistoj. Nek raŭmista, nek finvenkista, mi estas eble la du, samtempe… La zamenhofa lingvo allogis mian menson kaj mian koron per ĝia klareco kaj racieco. Oni povas admiri ĝin kiel artan ĉefverkon. Lingvo estas ilo por interkomuniki sed ankaŭ por pensi kaj organizi siajn ideojn. Racia ilo raciigas la menson. La interago inter l
13 juin 2025
Ce blog n'est pas disponible pour le moment. Essayez d'actualiser la page ou revenez plus tard. Nous nous excusons pour la gêne occasionnée
: