Lernilo por GIMPo
En Esperanto Mi kreis lernilon por esperantisto dezirante uzi GIMPon. Mia lernilo estas donacebla (sen page) al ĉiu esperantisto. La lernilon estas plibonigebla laŭ la petoj kaj proponoj de la legantoj. Por ricevi la lernilon en PDF sufiĉas peti ĝin per la mesaĝilo de ĉi tiu butiko. Antaŭ ĉio necesas legi la ĉefajn informojn pri GIMP en Wikipedia.org: https://eo.wikipedia.org/wiki/GIMP GIMP estas instalebla kaj funkcias sur la sistemoj Linuks, Microsoft kaj Mac. GIMP por poŝtelefono entenas nur kelkajn funkciojn. Estas supozita ke la programaro estas instalita sur la komputilo. La interfaco estas konfigurebla laŭ deziroj de la uzanto. La ekrankaptaĵoj korespondas al konfigurado de la aŭtoro de ĉi tiu lernilo.
18 juillet 2025