Kiam oni parolas al iu ajn pri Esperanto, tri reagoj povas sin prezenti :
- « — Kio estas Esperanto ? » (…el persono, kiu neniam aŭdis pri la nomo Esperanto.)
- « — Esperanto… ? Ĉu ĝi daŭre ekzistas ? » (…el persono, kiu aŭdis ion iam pri Esperanto sen antaŭjuĝo.)
- « — Esperanto fiaskis ! » (…el persono kiu aŭdis sed de longtempe ne plu ricevis bruon pri Esperanto ekcepte malfavorajn informojn.)
Kiel reagi en la 3 kazoj ?
En la 2 unuaj kazoj ne igas problemon, sufiĉas informi la interparolanton pri la nuna uzado de Esperanto. Kelkaj ligiloj al interesaj esperantistaj interretejoj permesas pruvi ke Esperanto pluvivas.
La tria reago « — Esperanto fiaskis ! » povas vundi la plej entuziasman varbiston. Kion respondi al ĉi tia konvinkita antaŭjuginto ?
Lia juĝado estas firme farita kaj sen apelacio…
Lin informi ne utilas ĉar la antaŭjuĝo estas fortika murego.
Mi proponas alian strategion kaj proponi alian demandon :
« — Ĉu vi pensas, ke la mondo prosperas kun :
- Klimata ŝanĝiĝo,
- Ekologiaj problemoj,
- Maldemokracioj,
- Imperiismoj, kulturaj, lingvaj, ekonomiaj, politikaj, militaj,
- Militoj malvarmaj,
- Militoj varmaj,
- Epidemioj,
- Maldecaj riĉesoj de riĉulegoj,
- Malsatoj de mizerularoj,
- Analfabetismo de homamasoj,
- Malraciaj kredoj de fanatikularoj,
- Monda babelismo,
- KTP.
Fronte al la evidenta fiasko de nia mondo, la forto de Esperanto povas aspekti eteta,
sed malgraŭ ĉio, kontraŭ multaj antaŭjuĝoj, Esperanto pluvivas.
Sufiĉas informi sin por tion ekkonscii…
Konkludo :
Kredi ke Esperanto fiaskis, korespondas al inversita legado de la mondo. »
