Mia kabeinta amikino Jana sendis al mi ĉi tiun libron kaj amikan poŝtkarton →
Kara Jean-Pierre,
mi sendas al vi ĉi tiun libron (Ilustrita Vortaro de Esperantaj Onomatopeoj kaj Interjekcioj)
kiun miaj japanaj amikoj kaj fidelaj esperantistoj sendis al mi.
Mi trovas vin optimismaj pri Esperanto.
Mi bedaŭras, ke ĝi ne sukcesis, eĉ se mi malŝatas la ĉie-estantan anglan lingvon.
Sed, ve, ni devas akcepti la realon de la mondo…
Jen mia respondo →
Kara Jana,
Tre dankon pro ĉi tiu bonega libro, "Ilustrita Vortaro de Esperantaj Onomatopeoj kaj Interjekcioj"!
Ĉi tiu libro estas des pli bonvena, ĉar mi ankoraŭ laboras pri
la bildstrio "Vivo de Zamenhof kaj Historio de Esperanto".
Mi konsentas kun vi, ke esti esperantisto malkaŝas ian optimismon.
Dum Donald Trump, Xi Jinping, Vladimir Putin, Benjamin Netanjahu, ktp.,
regas super nia malgranda, kaj endanĝerigita planedo.
Oni evidente devas konservi fortan optimismon, por resti esperantisto.
Sed resti optimisma ne signifas iluziiĝon pri la estonteco de la homaro.
La plej malbonaĵo ne ĉiam okazas...
Do resti esperantisto signifas nek vivi en iluzio, nek amare seniluziiĝi.
La estonteco estas tro kompleksa por esti antaŭvidebla.
Ĉu vi konas la "Papilian Efikon"?
Ĉi tiu observado permesas al ni aserti, ke kelkfoje malgrandaj kaŭzoj produktas grandajn efikojn.
Diri, ke Esperanto ne estas universale agnoskita sukceso, aserteblas; Sed diri, ke ĝi malsukcesis, estas malvera kredo.
Tiel longe kiel ekzistos esperanto-parolantoj, kiuj plezurege uzas ĝin,
vivanta lingvo malfermite donacita al la homaro ĝi restos.
