Kreado de la bildstrio pri la vivo de Zamenhof →
https://yanpetro-kavlan.fr/qui-suis-je/zamenhof-vivo
La diĝita komikso estas jam tute legebla tie ĉi →
https://photos.app.goo.gl/yAJRkXjDKZNB3Uur9
→ Adaptado al surpapera albumo →La laboro komenciĝis…
Prezento de la bildstrio en papera albumo.
Nur la unuaj paĵoj estas malkovreblaj →
https://photos.app.goo.gl/mZgJvrBmwmiPpdgT8
En tiel ambicia verkado, mi invitas senpagajn (…same kiel mi) kunlaborantojn.
La laborkampoj estas multaj : historia serĉado, redaktado, kontrolado, korektado,
plibonigado, dokumentado, desegnado, tradukado, enpaĝigado, ktp.
Ĉiu bonvolemulo (…preferinde esperantista) estas bonvena.
Reciproke kaj rekompence, ĉiu trejnas sin en interreta, amika kaj samideana kunlaborado.
Ĝis nun, de 2022, mi komencis desegni kaj rakonti sole, kaj rapide geamikoj venis por min helpi.
Ni ĉiuj kunlaboras por plibonigi la tekston kaj aperigi la bildstrion felietone en Esperanto-Info
(Esperanto-Info estas trimonata revuo en Esperanto kun la traduko en la franca lingvo).
Por organizi la sekvon, mi ĵus kreis whatsapp-grupon en kiu oni povas aniĝi per la ligilo →
https://chat.whatsapp.com/Cml4M86APw4HLQE2xzAY8T
Per ĉi tiu ligilo oni kandidatiĝas por aniĝi al la Whatsapp-grupo
"Vivo de Zamenho kaj historio de Esperanto per bildstrio".
Post la ricevo de la kandidatiĝo, mi administre akceptas la novan partoprenanton en la grupo, kion mi estras.
Kiam oni aniĝis en la la Whatsapp-grupo-n, oni estas informata pri la evoluado de la verko.
Ĉiu povas trovi sian taŭgan lokon por partopreni laŭ siaj eblecoj, nenio estante deviga…
Per ĉi tiu enkonduko vi preskaŭ ĉion scias, aŭ povas pli informi si, pri ĉi tiu entrepreno. 🙂
