Bildstria kreadmetodo nia
Kiel funkcias la kreado de la bilstrio pri la vivo de Zamenhof?


  1. Mi skizas ĉiun vinjeton kun ĝia malneta teksto kaj skizo de akvarelo ( …tio estas, "necesa" por krei la rakonton). (Kompreneble mi akceptus dispartigi la taskon kun aliaj kreantoj…)

  2. La korektanta skipo cerbumas pri ĉiu vinjeto kun diskuto por proponi plibonigadon.

  3. Kiam la korektanta skipo interkonsentis pri korektota teksto, mi ĝin ricevas.

  4. Tiam, sed nur tiam, mi ĝisdatigas la vinjetojn. (Tial ĉi la verko pliboniĝas, iom post iom, ek de la komenco.)

  5. Por ne prove labori ronde kaj eterne en la tuta verko, oni progresu per laboraj tranĉaĵoj.
    Ĉiu labortranĉaĵo entenas 50 vinjetojn, t.e.25 vinjetoj en la franca n° para, kaj 25 vinjetoj en Esperanto n°malpara.

  6. Por ĝisdatigi labortranĉaĵon 2 (du) semajnoj minimume necesas.

  7. Se dato de eldonado estas fiksita, necesos antaŭvidi ke la korektotaĵoj alvenu ĉe KAVLAN du semajnojn antaŭe.


Por korekti laboran tranĉaĵon, mi ne bezonas ricevi la bildojn, kiujn mi jam havas.
Mi ricevu nur tabelon kun la nuna teksto en maldekstra kolumno, kaj la osa teksto en la dekstra kolumno.


La tuta ĝisdatigita teksto lokiĝas sur la "htmla paĝo":

https://yanpetro-kavlan.fr/qui-suis-je/zamenhof-vivo


Sur ĉi tiu paĝo lokiĝas ĉiuj la ligiloj al la bildoj kaj al aliaj necesaj informoj.
Tiel ĉi ĉiu povas kontroli, ke li laboras kun la lastaj ĝisdatigitaj sliparoj.


Notu ke la verko restas nur diĝita, ke ĉiu vinjeto restas korektebla, modifebla kaj perfektigebla.

La unua etapo de la verkado estu obteni bildstrion por la legado sur poŝtelefonaj kaj televidaj ekranoj .

En posta etapo venos la adaptado al eldono sur papera albumo, sed por atingi ĉi tiun duan etapon, la tuta partoprenantaro devos antaŭe interkonsenti, ke la verko estos taŭge preta por la presado.

Pri la tempoplanado de la laboro, precizaj datoj ne estas fikseblaj, ĉiu kunlaboras laŭ sia eblecoj.
Por informo, la laborado komencis dum aŭgusto 2022.

Ni estas en januaro 2024, do de la komenco, 17 monatoj pasis.


Kio estas farita?:

La vinjetoj ekzistas ĝis la n°701 (…mi nun laboras en la tranĉaĵo 700-749)
La korektoj atingis la vinjeton n°399
Ĝis la 24-a vinjeto la bildstrio estas eldonita de la gazeto Espéranto-Info.
Sed ĉi tiu eldonaĵo estas nur antaŭrigarda.
Ĝi ne malpermesas novajn ŝanĝojn antaŭ eventuala eldonado en paperaj albumoj.

Se ni ricevas kritikojn, ni ĉiam invitu la kritikemulojn al serioza partoprenado en la kreado de la verko.
Estas ĉiam postenoj por partopreni…


Karaj geamikoj,

Mi redaktis ĉi tiun priskribon de nia labormetodo por fiksi la ideojn por ni ĉiuj (…mi entenata).
Ni povas fieri pri nia jam farita tasko.
Gratulon al ĉiuj!
Kompreneble ni devas konservi kuraĝon, por atingi la finon de la verkado, sen perdi tro da tempo.


Amike de

Jean-Pierre Cavelan

alias Yanpetro KAVLAN) 2024/04/18